Felicjanów estas malgranda komunumo en Mazovio, en la centra Pollando. Ĝi eĉ ne estas vilaĝo, sed iu parto de eta vilaĝo Miszewko (miŝefko), kie loĝas ne pli ol 90 homoj. Malgraŭ sia geografia sengraveco, Felicjanów estas la religia ĉefloko por almenaŭ 2 mil kredantoj de la Katolika Mariavita Eklezio. Kiel komencon de mariavitismo oni konsideras la 2-an de aŭgusto 1893, kiam la superulino de sekreta katolika kongregacio Maria Franciszka Kozłowska, preĝante ĉe altaro de Dipatrino en Płock ricevis de Jesuo Kristo revelacion. Difinita, kiel Ago de Granda Kompato ĝi kritikis pekojn de pastroj kaj admonis al pento kaj la adorado de la Eŭkaristio. Laŭ tiu revelacio fratulino Maria Franciszka establis Ordenon de Mariavitaj Pastroj. La nomo mariavitoj devenis de la latina frazo Mariae vitam (imitantes) –  La vivon de Maria imitantaj. Ĝiaj unuaj membroj apartenis al la kremo de pola pastraro, vidinta la bezonon reformi kaj revivigi la religian vivon de la amasoj. Ekde la 1907-a jaro ĉiuj ritoj inkluzive de mesoj estas celebritaj en la pola lingvo. Komence oni ne celis al iuj ajn dogmaj ŝanĝoj, sed emfazis la rolon de Dipatrino kaj la ofta, sincera adorado de la Eŭkaristio. Por montri sian respekton al Maria Dipatrino, ĉiuj novordenitaj pastroj akceptis la duan nomon – Maria. Multaj kredantoj alte taksis, ke mariavitoj laŭvorte traktis la frazon “donace vi ricevis, donace donu” kaj ĉiuj iliaj servoj kaj ritoj estis senpagaj. La informojn pri dia inspiro de la mariavita revelacio en 1906 malakceptis la Rom-Katolika Eklezio kaj papo ordonis ĉesigi la dian fonton de la mariavita revelacio kaj ordonis ĉesigi la aktivecon de tiu ordeno. Laŭ mariavitoj tio okazis surbaze de malveraj informoj de polaj katolikaj pastroj. Post kiam tiu decido atingis mariavitojn, Maria Kozłowska difinata kiel la Panjo decidis ke ŝia ordeno devas fariĝi sendependa. Post ŝia morto en 1921, la ĉefpastro de la eklezio fariĝis Jan Maria Kowalski, la plej proksima kunlaboranto de Panjo Kozłowska. Li estis ege laborema viro, kiu tradukis en la pola la tutan Sanktan Skribon, verkis multajn religiajn kantojn kaj poemojn, aŭtoris la unuan plenan mariavitan Kateĥismon. Krome dum la sekvaj jaroj post la morto de la Panjo li prilaboris kaj enkondukis multajn religiajn kaj organizajn reformojn. La plejmulton de pastroj enzorgigis la vasteco de la ŝanĝoj kaj en 1934 mariavitoj dividiĝis en du grupojn. Unu kvinono subtenis la episkopon Kowalski kaj estis devigita forlasi la centron de mariavitoj en Płock kaj translokiĝis al Felicjanów, kie ekzistis la mariavita monaĥinejo. La nova religia grupo akceptis la nomon Katolika Mariavita Eklezio, por distingiĝi disde pli granda mariavita grupo, Malnova Katolika Mariavita Eklezio. La ŝanĝoj de Jan Maria Kowalski koncerne dogmojn kaj religian vivon estis vere impetaj kaj aŭdacaj, precipe en la antaŭmilita mondo. Tio rilatas al ekzisto de pastroj kaj pastrinoj, kun samaj funkcioj kaj rajtoj. Pastroj kaj pastrinoj povas geedziĝi kaj laŭ la mariavita kredo iliaj gefiloj naskiĝas sen origina peko. Mariavitioj estis entute la unuaj episkopinoj kaj mariavitino estis ilia ĉefepiskopino. Hodiaŭ la eklezio ne havas iun ajn pastron aŭ episkopon, nur pastrinojn kaj episkopinojn. Ekzistas du tipoj de la pastraro – servanta pastraro, konsistanta el edukitaj kaj ordenitaj personoj. La popola pastraro signifas, ke ĉiuj kredantoj povas celebri meson kaj ĉiujn aliajn ritojn.  Ĉiutaga mallonga meso estas unu el la mariavitaj devoj. Mariavitoj de Felicjanów kredas, ke la tuta Triunuo enkarniĝis kaj vivis inter la homoj – la Filo de Dio estis Jesuo Kristo, Dio la Patro fariĝis Maria, patrino de Jesuo, kaj la Sankta Spirito enkarniĝis kiel Maria Franciszka Kozłowska. Ĉefepiskopo Jan Maria Kowalski estis enkarniĝita ĉefanĝelo Miĥaelo. Sendube indas viziti trankvilan kaj belegan lokon Felicjanów. La okdeksepjara ĉefpastrino Damiana Szulgowicz malgraŭ sia aĝo kaj multaj religiaj devoj bonvenigas ĉiujn vizitantojn kaj volonte rakontas pri sia religio. Mariavitoj estas tre malfermaj kaj permesas ĉeesti kaj partopreni siajn ritojn al ĉiuj kristanoj.

El la elsendo 18.02.2022. Legas Maciek – 5′ 37″