Kelka tempo pasis post mia promeso retrorigardi al la somera numero de „le monde de l’ESPERANTO”. Iom optimisme mi atendis pliajn fizikajn E-periodaĵojn. Kaj efektive ĵus venis fizike la januara „Esperanto” revuo, kvankam ĝia elektronika versio, same kiel tiu fabruara estas elŝuteblaj ĉe uea.org. En la januaran numeron enkondukas ampleksa mesaĝo de UEA-prezidanto Duncan Charters „Kia estas progreso por UEA”. El tiu mesaĝo mi ŝatus citi hodiaŭ en la komenco la vortojn de la prezidanto „Kion faris la estraro de UEA por plifortigi la Asocion”. Duncan Charters elkalkulas: >Ni nutris kaj komencas havi financan stabilecon per forta redukto de kostoj; Ni samtempe zorgis pri financaj sekvoj por niaj fidelaj oficistoj; Ni klopodis kaj grandparte sukcesis reteni la antaŭajn servojn de la Asocio; Ni planas por estontaj plibonigoj de pluraj el tiuj servoj per elekto de novaj vojoj; Per la kostoreduktoj ni povas garantii la pluvivadon de la Asocio kaj ĝiaj servoj; Ni samtempe zorgis pri kreskigo de rimedoj per strategia varbado de donacoj kaj aliĝoj, propono de novaj servoj kiel la Virtuala Kongreso kaj sukceso ĉe du subvencipetoj kun partneroj; Ni havos pro tio la eblon disvastigi la lingvon per pli diversaj rimedoj; Ni havos Asocion orientitan al evoluo kaj agnosko de nia kapablo kontribui al nia mondo; Ni rekonceptis la strukturon de la Asocio por plej efike utiligi niajn rimedojn; Ni ne hezitis proponi historiajn ŝanĝojn pri la Centra Oficejo por pli efike servi; Ni ekzempligis kunlaboremon inter la Estraranoj kaj niaj diversaj asocioj kaj grupoj; Ni komunikis per oftaj Gazetaraj Komunikoj kaj aliaj rimedoj. En decembro la nombro de Gazetaraj Komunikoj atingis la mejloŝtonan ciferon de 1000; Ni donis al niaj redaktoroj maksimuman liberecon por plibonigi la revuon; Ni subtenis aldonan kaj pli neformalan komunikadon en la Reta Revuo de UEA; Ni okazigis pli da kunsidoj kaj informkunvenoj por la gvida Komitato ol iam antaŭe; Ni dediĉis specifan tempon kaj klopodojn por Unesko-rilataj eldonaj projektoj; Ni atentis la situacion de la Landaj Asocioj kaj la neceson plifortigi ilian agadon; Ni dediĉis tempon al la malfacila demando de kopirajto de la nomo “Esperanto”. Tiom el la fragmento de la raporto de Duncan Charters pri aferoj, kiujn li kalkulis kiel la pasitjarajn atingaĵoj de UEA-estraro. Amaso da pozitivaĵoj. Kiujn konkretajn fruktojn kaj evoluojn ili alportos en la 2022-a jaro, kiu devintus fariĝi la elektojaro, tion sendube E-komunumo sekvos atente. Sed kiel menciite enkonduke apudas min la veninta ankoraŭ en decembro somera numero de la revuo de francaj esperantistoj. Mi ne estu harfenda, la numero en la lerta maniero kunmetas temojn, kiuj rilatas al la movada aktivado de francaj esperantisoj tra la jaro, en la situacio, kiam apenaŭ post la pandemio denove povis okazi fizikaj renkontiĝoj. Do kvankam iuj raportoj ne estas freŝdataj – sume ili kovras multajn interesajn eventojn kaj iniciatojn, kiel la informon pri lanĉita en 2021 nova retbutiko, pere de kiu eblas aĉeti ne nur librojn, sed ankaŭ varbmaterialojn. La prezidanto de Espéranto-France Bruno Flochan alvokas utiligi „la modernajn kaj kvalitajn materialojn, kiujn la asocio disponigas por la loka agado”. Sed mi koncentriĝu pri ampleksa artikolo rilata al la lingvoinstruado de profesia lingvoinstruisto, Edmond Ludwig, artikolo titolita „Kiam juna instruisto pri fremda lingvo lernis ankaŭ Esperanton”. Kiel mi jam atentigis lastfoje temas pri aŭtobiografia artikolo, en kiu la aŭtoro prokimigas sian vivovojon – en kiu la knabo kreskanta en la etoso de plurlingvaj dialektoj en la orienta Francio la francan lernis nur en lernejo, kaj en la favora etoso de la familia hejmo malferma je frateca kunlaboro de eŭropaj popoloj, fariĝis finfine instruisto de la germana lingvo. Tiu laboro i.a. ligiĝigis kun apliko de la aperintaj novaj instrumetodoj, audovidaj metodoj, kiuj ebligas dum la lingvoinstruado peri al la lernantoj ĝustan akĉenton kaj plibonigi al ili aŭdokapablon. Edmond Ludwig, la aŭtoro de la artikolo ne volis fariĝis pasiva peranto de la nova metodo, sed proprahaŭte deziris sperti kiel li mem lernas novan lingvon. Kaj tiu lingvo fariĝis Esperanto. Kiel skribas Edmond Ludwig li lernis la lingvon, tamen sen la aŭdohelpiloj kaj prononckontrolo. Por mi la plej atentokaptaj konkludoj de la aŭtoro estas, ke „akiro de ĝusta prononcado de Esperanto eblas, eĉ kiam oni ne disponas pri registritaj teksto kaj ekzercoj, post nura apliko de prononcoreguloj, almenaŭ por eŭropano”; Kaj sekve – „ankaŭ per tradicia laŭtraduka metodo, skribas Edmond Ludwig […] eblas lerni Esperanton kaj ĝin flue paroli, kondiĉe ke oni majstru la gramatikon de sia denaska lingvo kaj apliku la vortkonstruajn regulojn de la Internacia Lingvo”. Laŭ la vidpunkto de nia radia laboro gravas por ni la konkludoj de Edmond Ludwig pri la tamena utilo aŭskulti radioelsendojn kaj aliajn registraĵojn por kompreni rapidan parolon, por utiligi la aŭdovidan materialon por aŭskulti la lingvon. La aŭtoro pravas, ke daŭre la plej granda parto de instruistoj pri Esperanto daŭre estas neprofesiaj instruistoj. Tial apartan atenton meritas lia instigo sekvi la konsilojn en la gvidlibroj de la diversaj metodoj. Tiel regula studado parola kaj skriba grantios al lernantoj rapidajn progresojn.

El la elsendo 08.02.2022. Legas Barbara – 7′ 53″