Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1141-a E_elsendo el la 05.02.2022 ĉe www.pola-retradio.org
En la komenca ampleksa kullturinforma kroniko ni sciigas pri interesa ekspozicio en Krakovo lige kun la 10-a mortodatreveno de la pola Nobel-premiitino Wisława Szymborska, pri la altpreze aŭkciita ora monero de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa, pri la inaŭgurita en Vroclavo Jaro de Edyta Stein, al kiu rilatas la programakompana interreta foto. La 3-an de februaro la E-komunumon atingis tristaj informoj pri la forpaso de du elstaraj E-aktivuloj – la eksa Ĝenerala Ditektoro de UEA, Simo Milojević kaj konata brazila E-aktivulo Aloísio Sartorato. Al ambaŭ ni dediĉas apartan atenton provizante la adiaŭajn informojn per sondokumentoj el nia arkivo. Temas pri la prezento de la rezultoj de la Belartaj Konkursoj dum la Brajtona UK en 1989 fare de Simo Milojević; temas pri memorigo de la antaŭmikrofona interparolo kun Aloísio Sartorato i.a. pri la kampanjo „Esperanto en bibliotekojn”. Ni informas krome pri la Belartaj Konkursoj 2022. Muzike la elsendon akompanas la kanzonoj – „La lasta rozo” , „Ekas la nokto” kaj „La temp’ esta”.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Dankon pro la interesa elsendo.
Estas treege triste aŭdi pri la forpasoj de Aloísio Sartorato kaj Simo Milojević. Ambaŭ grave kontribuis al la Esperanto-kulturo kaj -movado. Ili ripozu en paco. Mi neniam renkontis s-ron Sartorato sed antaŭ multaj jaroj (en 1976) mi havis la memorindan oportunon deĵori kiel volontulo en la Centra Oficejo de UEA sub la ŝaĝa kaj tre agrabla gvido de Simo. Li tiam estis la vicdirektoro de la CO kaj la redaktoro de la revuo Esperanto. Li estis ne nur bona ĉefo sed samtempe helpema kaj simpatia persono. Eĉ jarojn post mia deĵorperiodo li invitis min kaj mian edzinon al sia tiama loĝejo en Roterdamo kie li gastigis nin per sia kutima entuziasma gastamo.
Estas bona artikolo pri Simo Milojević verkita de Ulrich Lins en Libera Folio:
https://www.liberafolio.org/2022/02/08/simo-milojevic-la-bonkora-autoritato/
Saluton karaj geaŭskultantoj,
mi esperas, ke vi ĝuis aŭskultadon de la programo. Bonvolu ludi iomete kaj solvi kelkajn facilajn demandojn:
1. Pro kio Wisława Szymborska (legu visŭava ŝimborska) ricevis la Nobelpremion? a) kemio, b) literaturo, c) paclaboro
2. En kiu urbo naskiĝis la sanktulino Edyta Stein? a) Vroclavo, b) Krakovo, c) Varsovio
3. Kiun diametron havas la ora pola monero de la 17a jarcento, aukciita por preskaŭ 1 miliono da dolaroj? a) 9 mm, b) 69 mm, c) 609 mm
4. Kiun funkcion havis la forpasinta samideano Simo Milojević? a) Generala Direktoro de UEA, b) Libroservisto de UEA, c) Redaktoro de la revuo Esperanto
5. Kiel nomiĝis la kampanjo de forpasinta samideano Aloisio Sartorato? a) „Esperanto en bibliotekojn”, b) „Esperanto en lernejojn”, c) „Esperanto en teatrojn”.