Ludu

La 1141-a E_elsendo el la 05.02.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la komenca ampleksa kullturinforma kroniko ni sciigas pri interesa ekspozicio en Krakovo lige kun la 10-a mortodatreveno de la pola Nobel-premiitino Wisława Szymborska, pri la altpreze aŭkciita ora monero de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa, pri la inaŭgurita en Vroclavo Jaro de Edyta Stein, al kiu rilatas la programakompana interreta foto. La 3-an de februaro la E-komunumon atingis tristaj informoj pri la forpaso de du elstaraj E-aktivuloj – la eksa Ĝenerala Ditektoro de UEA, Simo Milojević kaj konata brazila E-aktivulo Aloísio Sartorato. Al ambaŭ ni dediĉas apartan atenton provizante la adiaŭajn informojn per sondokumentoj el nia arkivo. Temas pri la prezento de la rezultoj de la Belartaj Konkursoj dum la Brajtona UK en 1989 fare de Simo Milojević; temas pri memorigo de la antaŭmikrofona interparolo kun Aloísio Sartorato i.a. pri la kampanjo „Esperanto en bibliotekojn”. Ni informas krome pri la Belartaj Konkursoj 2022. Muzike la elsendon akompanas la kanzonoj – „La lasta rozo” , „Ekas la nokto” kaj „La temp’ esta”.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.