Inter la unuaj fizikaj E-gazetoj, kiuj atingis la redakcion jam en 2022 troviĝas la oktobra/novembra/decembra numero de „La informilo” de Orient-Franca E-Asocio. Ĉi tiu numero same kiel ĉiuj antaŭaj riĉas per raportoj pri diversaj E-aranĝoj, kiel la lasta Zamenhof-festo en Bazelo. Kelkaj raportoj rilatas al pli fruaj eventoj, kiel la biciklado en Greziljono en junio 2021. La raporto pri „E@I: Nova oficejo, nova urbo, nova estonteco” – kun kelkaj koboldaj tekstoripetoj – citita el la somera numero de „La Ondo de Esperanto” ankaŭ ne aperigas novaĵojn. Aliflanke ni samtempe ekscias pri evenoj okazontaj baldaŭ, kiel Meditereana E-Semajno ĉe la Lazura Marbordo, pli posta IFEF-kongreso en Ĉehio kaj kelkaj aliaj. Multaj rubrikoj ebligas al la regiona leganto havi bonan superrigardon pri la funkciado de la organizo. Sed mian apartan atenton kaptis en en ĉi tiu lasta numero de la Informilo 2021 la vortoj de la prezidanto. Edmond Ludwig dediĉas kelkan spacon al la temo „Ĉu Esperanto estas facila aŭ malfacila lingvo?” La temo tikla kaj elvokanta multajn reagojn tra la jaroj kaj medioj. Ni tamen citu liajn vortojn. Edmond Ludwig skribas: „Kial tiu demando? La movado ja reklamis de pli ol jarcento pri Esperanto uzante la aserton: Esperanto estas facile lernebla lingvo. Vi ja konsentas kun mi, ĉu? Sed denove legeblas kaj aŭdiĝas asertoj, ke Espranto estas same malfacila kiel la etnaj lingvoj. Mi ne deziras komenci lingvofakan disuton – skribas la aut oro, sed kiel lingvo-lernanto kaj lingvo-instruisto, kiu instruis dum jardekoj, mi ne hezitas aserti, ke Esperanto estas pli facile lernebla ol etnaj lingvoj. Punkto, fino!Kial legeblas de tempo al tempo, ke Esperanto ne estas facila lingvo? Nu, kiam oni sufiĉe bone regas Esperanton kaj ekkapablas verki iom nuanco-riĉajn tekstojn, konstateblas, ke gramatikaj konoj kaj analiz-kapabloj estas necesaj por atingi gramatike korektan tekston. Sed se vi esperantumas de kelkaj jaroj, vi certe jam konstatis, ke ege diversas la esprimkapabloj de la parolantoj kaj skribantoj. Ĉu? Nu, eĉ homoj, kiuj ne vere flue kaj korekte uzas la lingvon, sian pli malpli bonan regadon de Esperanto atingis sufiĉe rapide. Dum lernado de etna lingvo ili bezonintus pli da tempo. Konkludo: ni do nepre daŭre ankaŭ uzu la argumenton de la lernfacileco de Esperanto”, fino de la citaĵo el la vortoj de la prezidanto de la Orient-Franca E-Asocio. Ĉu niaj aŭskultantoj samopinias, eble ne sole retorika demando, eble venos reagoj. Mi kaptu tamen la okazon por atentigi pri ege interesa artikolo – parte aŭtobiografia, eble en plimulto aŭtobiografia de Edmond Ludwig, kiu sub la titolo „Kial juna instruisto pri fremda lingvo lernis ankaŭ Esperanton”, venis en decembro en riĉenhava „le monde de l’ESPERANTO”, al kiu artikolo kaj la revunumero mem ni ŝatos referenci la sekvan fojon.

El la elsendo 14.01.2022. Legas Barbara – 4′ 22″