Ludu

La 1134-a E_elsendo el la 11.01.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Komence de la elsendo ni dediĉas adiaŭan rememoron al la forpasinta pasintsemajne elstara pola E-aktivulo el Vroclavo, Edward Wojtakowski, Edulo. La mardaj aktualaĵoj koncernas pritakson de la brita „Economist” pri tio, kiuj landoj plej bone frontis pandemion. Inter ili estas Pollando. La alia aktualaĵo rilatas al pli sporttema murpentraĵo en Varsovio. La sciencbultena temo ligas al usonaj esploroj pri tio, ke la fermado de lernejoj ne influas infektiĝonivelon je kovim 19. Ni informas pri iniciato de UEA publikigi historiajn numerojn de „Esperanto”. Hodiaŭ en la elsendo aŭdiĝas laŭvica fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Muzike akompanas nin Mariusz Domaszewicz „Vin logu for’ kaj „Nova Jaro” de Martin kaj la Talpoj el la KD eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto ĉe la programinformo prezentas la varsovian murpentraĵon kun 26 polaj leĝeratletikaj sportistoj kaj sportistinoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.