Ludu

La 1133-a E_elsendo el la 07.01.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la komenco de la elsendo ni referencas al la okazintaj lastĵaŭde en Pollando Epifaniaj Paradoj kaj al la komenciĝinta ortodoksa Kristnasko. En la kultkroniko ni informas pri la polaj flortapiŝoj el la loko Spycimierz sur Unesko-listo kaj pri interesa ekspozicio pri historio de radio en Szczecin. Ni prezentas la novjaran donacon de Vinilkosmo, t.e. oficiale lanĉitan hodiaŭ bitan albumeton “Veko” de BaRok-Projekto (https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/235-veko-la-nova-albumeto-de-barok-projekto-oficiala-apero-la-7an-de-januaro-2022.html). Ni prezentas el ĝi fragmente la kanzonon „Kial ne”. Krome en la elsendo aŭdiĝas pola kristnaska kanto „Tri Monarkoj” en la plenumo de Anna Osmakowicz; fragmenton de ortodoksa kristnaska kanto plenumas kirka koruso el Varsovio. En la E-komunuma parto ni informas pri invito de UEA por kongresurboj post 2023. En la fino ni renkontiĝas leterkeste. La akompana al la programinformo foto prezentas fragmenton de flortapiŝo el Spycimierz. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.