Ludu

La 1124-a E_elsendo el la 07.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono konatan britan esperantiston, ekde septembro ankaŭ studenton de la poznanaj Interlingvistikaj Studoj, Tim Owen. En la sekva elsendo aŭdiĝos la 2-a parto de nia interparolo. Multan lokon okupas ekologiaj temoj. En aktualaĵoj ni informas i.a. pri la programo „Baltiko por generacioj” kaj pri abeloj sur la muro de iu varsovia altlernejo. Krome ni informas pri ĉiam pli granda ŝato de poloj por la orienta kuirarto. La sciencbultena temo koncernas i.a. la lumpoluan efikon de satelitoj, kiuj en amaso estas/os lanĉataj al la tera orbito. Por la hodiaŭa muzika akompano ni elektis fragmenton de la kanzono „Bela rev’” de Kajto por la vortoj de Ewa Grochowska akirinta la honoran mencion en BK-2021. La programinformon akompanas la reta foto rilata al la problemo de la post-la-2-a-mondmilitaj-restaĵoj sur la fundo de Baltiko ekologie minacaj, rilate al la informtemo „Baltiko por generacioj”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.