Ludu

La 1123-a E_elsendo el la 03.12.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Komence ni proponas ampleksan kulturteman kronikon i.a. pri la rekono kaj membrigo de la Ŝekspira Teatro en Gdansko en la Internacia Asocio. Nia felietono referencas al la solenata sabate en Pollando Tago de Ministoj, Barbórka lige kun ilia patrono S-ta Barbara. Al la festo ligas ankaŭ iu el la ministaj legendoj pri la Spirito de minejoj, Skarbek, kiun ni sekve prezentas. Fine ni memorigas pri la Bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj, ligitaj kun la naskiĝdatreveno de d-ro L.L.Zamenhof de multaj jaroj solenata ankaŭ kiel Tago de E-libro. Muzike akompanas nin Mikaelo Bronŝtejn, kiu kantas fragmente la kanzonon „Nin oldigas ne jaroj” el la KD „Iom da bono de Bruna Ŝtono”. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la morgaŭa Festo de Ministoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.