Ludu

La 1113-a E_elsendo el la 30.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org

En la komencaj kulturkronikaj informoj ni proponas aŭskulti pri la titolo Bene Merito por ŝopenologo, profesoro John Rink, pri konstanta deponaĵo de 15 mil volumoj por la Universitato en Padovo, pri proksimiĝanta Festivalo de Usonaj Filmoj en Vroclavo. Nia felietono estas dediĉita al la figuro de renoma pola astronomo Tadeusz Banachiewicz. En la E-komunuma segmento ni informas pri la komenciĝinta elekto de Komitatanoj B de UEA kaj pri la literatura Konkurso de italaj esperantistoj planita por la 2022. Muzike akompanas nin Armel Amiot per fragmento de la kanzono „Nova Ĝojo” el la projekto „Banĝo Esperanto” kaj Grazia Barboni kantanta la kanzonon de De Andre „La milito de Pjero”. La ornamanta la programinformon reta foto prezentas fragmenton de la astronomia observatorio en Krakovo, kun kiu estis i.a. ligita la heroo de nia felietono. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.