Ludu

La 1105-a E_elsendo el la 03.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna felietono estas dediĉita al pionora aktivulino favore al polaj blinduloj Elżbieta Róża Czacka, kreinta la blindulcentron en la apudvarsovia loko Laski, en septembro kalkulita al la Beatuloj de la Romkatolika Eklezio. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la komenciĝinta ĵus 18-a Internacia Chopin-konkurso, al la pentraĵoj de Jacek Malczewski kiu inspiris civitanan projekton en Radom rekrei kelkajn el ili kiel dommurajn pentraĵojn, al Wit Stwosz-altaro en Krakovo. En nia E-komumuma segmento ni informas pri la tria eldono de la konkurso por la premio Mauro La Torre-2022. Muzike ni prezentas fragmente la unuopaĵon, per kiu BaRok-projekto antaŭanoncas la preparon de sia venonta bita albumeto Veko. Ĝi estas elŝutebla ĉe: Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/4-hibrida-batalanto.html. La ornamanta la programinformon reta foto prezentas la unuan dommuran pentraĵon en Radom rekreanta la bildon de Jacek Malczewski. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.