Ludu

La 1103-a E_elsendo el la 25.09.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Antaŭ nia mikrofono ni gastigas hodiaŭ prof-on Nicolau Dols, kiu dum la septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en A.Mickiewicz-universitato enkondukis novajn studentojn en sekretojn de fonetiko kaj fonologio. La nunsemajna felietono, antaŭtage de Internacia Chopin-konkurso estas dediĉita al la varsovia ekspozicio „Chopin. Romantika Salono”. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas interesan malkovron pri la plej malnova ligna konstruaĵo en Pollando kaj informas pri Jessica Bruder, la nunjara laŭreatino de Kapuściński-konkurso por libro-raportaĵo. La E-komunuma segmento estas dediĉita al la rezultoj de la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj (plena teksto: https://uea.org/aktuale/komunikoj/2021/Rezultoj-de-la-Belartaj-Konkursoj-2021). Ni prezentas fragmente la unuan premion pro la kantoteksto en la muzika vesto, kiu estas “Ekas la nokto” de Antonio Valén el Hispanio. La ornamanta la programinformon reta foto referencas al la ekspozicio pri Romantika Salono de Chopin. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.