Ludu

La 1102-a E_elsendo el la 21.09.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Sabate la Komitato de UEA alprenis la decidon pri kontrakta transdono de la Libroservo kaj la Kongresa Fako al e@I en Slovakio. Nia antaŭmikrofona gasto estas la vicprezidanto de UEA, Fernando J. Maia. Hodiaŭ ni prezentas la unuan parton de ĉi tiu intervjuo ligita kun tiu ĉi graveda je sekvoj decido. Daŭrigo sekvos en la plej proksima elsendo. La komencaj aktualaĵoj rilatas al novaj solvoj por eksterlandanoj laborantaj en Pollando kaj al kreskinta interesiĝo de i.a. polaj konsumantoj pri frostigitaj produktoj. Sekvas ilin kronvirusa kroniko kaj la sciencbultena temo. Ĉi-foje ĝi traktas la problemon de satdormo kaj timonivelo kun aparta koncentriĝo pri esenca tiurilate fazo de la profunda dormo NREM. Kun tiu temo estas ligita nia interreta programakompana foto. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.