En la tago, kiam ni ĉiuj festis la nunjaran E-Tagon pasis la 177-a naskiĝdatreveno de la heroo de nia nunsemajna felietono, difinata ankaŭ kiel >pola Edisono<. Stefan Drzewiecki, ĉar pri li temas, estis vera geniulo, la antaŭkuriero de la subakva navigado kaj aviado. Li estis aŭtoro de dekoj da solvoj kaj inventaĵoj, kiuj esence influis la evoluon de tekniko kaj scienco. Stefan Drzewiecki naskiĝis en la nobela familio kun grandaj patriotaj tradicioj. Lia avo estis la deputito por la Sejmo 1792 kaj ankaŭ batalis ĉe la brako de Tadeusz Kościuszko, la patro estis insurgento de la Novembra Insurekcio 1830. La gepatroj donis grandan atenton al la eduko de la plej talenta el siaj ses infanoj kaj jam kiel 15-jarulo Stefan estis direktita al Francio. Tie en la jezuita liceo de s-ta Barbara en la apudpariza Atueil li kompletigis la mezgradan edukitecon. Poste Stefan Drzewiecki daŭrigis matematikajn studojn en Ècole centrale Paris, kiujn li finis kun distingo kaj diplomo de inĝeniero. Tie li konatiĝis kun juna Gustaw Eiffel, la posta konstruinto de la fama pariza turo, kun kiu ligis lin amikeco. Jam kiel famulo Eiffel disponigis al Stefan Drzewicki sian esplorlaborejon, en kiu lia pola amiko laboris preskaŭ ĝis la fino de la 1-a mondmilito. Ankoraŭ antaŭ la fino de la studoj la 19-jara Stefan eksciis pri la eksplodo de laŭvica kontraŭcara Insurekcio, la Januara 1863. Li venis tamen al Pollando tro malfrue, sed la propraokula atesto kiel brutale caraj aŭtoritatoj traktis insuregentojn skuis lin profunde. La sekvan jaron li revenis al Parizo por fini la studojn. Tie li patentumis siajn unuajn inventaĵojn. Ĉio komenciĝis per kilometromezurilo por ĉevaldroŝkoj, kiun oni komencis serie produkti, sed la franca-prusa milito haltigis tiun sukceson. Drzewiecki mem engaĝiĝis en laŭvican konflikton, t.e. Parizan Komunumon. Post ĝia falo li translokiĝis al Vieno, kie kreiĝis liaj pliaj inventajoj. Jam en 1873 dum la Internacia Ekspozicio en Vieno Stefan Drzewiecki ricevis premiojn pro kelkaj inventaĵoj kaj modeloj de planataj konstrukcioj por la subakva navigado. Temis pri cirkelo por konusaj sekcoj, reguligilo de vaporaj kaj hidraŭlikaj motoroj, aŭtomata vagonkulplilo, registrilo de trajnrapideco. La plej grandan interesiĝon vekis lia aranĝaĵo >dromografo< aŭtomate difinanta la ŝipitineron sur la mapo. Ĉi-lasta inventaĵo de Drzewiecki vekis apartan atenton de princo Konstanty, la frato de imperiestro Aleksander la 2-a, kiu troviĝis tiam vizite en Vieno. Li senhezite proponis al Drzewiecki membriĝon kaj funkcion de konsilanto en la Teknika Komitato de la Rusa Mararmeo. Komence surprizita Stefan Drzewiecki akceptis la proponon, ne sciante, ke en Rusio li pasigos la plej proksimajn 20 jarojn. Lia „dromografo” post kelkaj polurlaboroj eniris la ekipaĵaron de la rusa mararmeo kaj Drzewiecki okupiĝis en Peterburgo pri pliaj pioniraj esploroj koncerne la subakvajn ŝipojn. En 1877 li prezentis en Odessa la unuan en la mondo subakvan ŝipon, kiu laŭ la ordono de la caro estis produktita en la kvanto de 50 ekzempleroj. La pola inventinto kreis sekve ĝiajn laŭvicajn versiojn, konstruinte fine en 1888, denove kiel la unua en la mondo, nedronigeblan subakvan ŝipon kun elektra motoro kaj kun la delokiĝa tunaro de 120 tunoj. Ĝi estis ekipita – laŭ la monda skalo, denove la unuan fojon – per du torpedktapultiloj kaj periskopo. Lia plia subakva ŝipo kun vapormotoro kreita kunlabore kun Aleksy Kryło akiris la unua premion en Paizo en 1889. Drzewiecki kreis entute 10 grandajn projektojn de subakvaj ŝipoj. Liaj teknikaj solvoj baldaŭ estis aplikitaj en aliaj ŝtatoj. Stefan Drzewiecki fariĝis mondfama akirante prestiĝajn premiojn kaj distingojn, akirinte membrecon en pluraj prestiĝaj sciencaj societoj. En 1882 Drzewiecki decidis reveni al Parizo. Tio ne signifis finon de liaj inventaĵoj ligitaj kun la subakva navigado. En 1898 li fariĝis laŭretao de la unua premiero en la konkurso de la franca mararmeo pro projekto de moderna subakva ŝipo kun la delokiĝa tonelaro de 120 tunoj. Ĝi posedis hibridan motoron. Surakve ĝi estis puŝata de vapormotoro, subakve de la elektra. Kelkajn jarojn poste en 1908 laŭ la projekto de Drzewiecki en Rusio estis konstruita subakva ŝipo kun la delokiĝa tonelaro de 350 tunoj. Dank’ al liaj matematikaj formuloj eblis precize difini la formon kaj optimuman dimension de la motorhelico.
Sed Stanisław Drzewiecki interesiĝis ne sole pri la subakva navigado. Kiel la unua li esprimis la aserton, ke estas ebla flugo de maŝino pli peza ol aero. Ankoraŭ en 1887 en Peterburgo li verkis sian unuan libreton pri aviadiloj en naturo. En 1909 lia libro pri helicmotoroj estis agnoskita de la scienca medio kaj li mem premiita de la Franca Sciencakademio. Lia helicmotora teorio estis aplikita poste de fratoj Wright en ilia unua sukcesa aviadilo. Sed Drzewiecki estis ne nur teoriulo. En 1909 li prezentis la prototipon de la flugmaŝino „Conard”, en 1913 kreiĝis lia testa aeroplano „Drzewiecki”. Li krome iniciatis la establon de la unua Aviadinstituo en Saint-Cyr apud Versajlo. Kaj tie troviĝis la kreita de li – la unua en la mondo – aerodinamika tunelo por eskperimentoj kaj aviadilprovoj.
En la vivofino Stanisław Drzewiecki skribis: „Ekde mia naskiĝo ĝis hodiaŭ mi estis atestanto de neimagebla revolucio kaj grandega antaŭensalto de la homaj ideoj. Mi antaŭsentas, ke tiu eksterordinara progreso ne haltos. […] Morgaŭ estos ankoraŭ pli interesa ol hodiaŭ. Mi dezirus vivi ankoraŭ kelkajn jarojn por vidi la komencon de tiu ĉi morgaŭo”.
Post 1918 Stanisław Drzewiecki ne revenis al Pollando, li tamen finance subtenadis la polajn sciencajn esplorojn koncerne la aeronaŭtikon, aviadon. Li mortis en 1938 pli ol 93-jaraĝa, ĉiujn siajn sciencajn atingaĵojn kaj la tutan havaĵon heredigante al Pollando.

El la elsendo 06.08.2021. Legas Barbara – 08’36’’