Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1093-a E_elsendo el la 20.08.2021 ĉe www.pola-retradio.org
En nia hodiaŭa elsendo ni proponas reviziton en la loko Bohoniki (la nordorienta Pollando) ĉe la tn. tatara itinero. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al kolekto de historiaj sigeloj ekspoziciata en Vroclavo kaj al planita por septembro Internacia Festivalo de Ortodoksa Muziko en Hajnówka. En la E-komunuma segmento ni donas la atenton al intervjuo en „Libera Folio” kaj informo en la listo uea-membroj pri planoj vendi la CO-on de UEA en Roterdamo. Ni citas, post teknika redakto, raporton pri E-movado en Irano kadre de Tago de Azio kaj Oceanio dum la VK-2. Fine audiĝas Leterkesto. En la hodiaŭa elsendo kantas Kashi la kanzonon pri „Rivero Odro”. La akompana al la programinformo interreta foto bildigas epizodon el la ekspozico pri historiaj sigeloj el la kolekto de Stenzel-familio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Religioj estas tikla temo. Kompreneble vi kiel redakcio mem decidas, sed se vi dediĉos pli da tempo al religioj, mi esperas, ke vi montru kaj la bonajn kaj la malbonajn flankojn de religio. Religio ofte ankaŭ estas maltolerema. Pensu pri tio, kio ĝuste nun okazas en Afganujo rilate islamon kaj talibanojn aŭ pensu ekz. pri la abomenindaj sen-GLATaj zonoj (Strefy wolne od LGBT / Strefy wolne od ideologii LGBT) en Pollando, pri kiuj kunrespondecas religiaj organizoj kiaj ekz. la konservativega organizo Ordo Iuris.
Se temas pri KOVIM, mi opinias, ke ĉiu devas mem decidi. Estas multe da intenca misinformado, kaj de kontraŭvakcinuloj kaj de estraroj kaj de medicinaj organizoj kaj vakcinkompanioj.
Ĉiu devas mem decidi, kiom da risko li aŭ ŝi akceptas. Persone, mi pensas, ke la risko ekde la 50a jaraĝo sufiĉe krute kreskas, kaj ke homoj preter tiu aĝo prefere akceptu la vakcinon.
Homoj sub 50, kiuj estas sanaj kaj ne tro dikaj ne elmetas sin al grandega risko rifuzante vakcinon.
Ni ne forgesu, ke KOVIM povas esti danĝera, sed ankaŭ vakcinoj ne estas tute sendanĝeraj…. devas esti balanco inter riskoj kaj avantaĝoj.
“balanco” en mia frazo ne estas la ĝusta vorto: La avantaĝoj devas superi la riskojn – tion mi celis diri.
Kara Redakcio, mi reagas je la demando, ĉu religiaj temoj estu traktataj en la programo. Nu – religio estas grava parto de la vivo de multaj homoj, do ankaŭ de Esperantistoj. Tamen mi pensas, ke eble pli bone estus trakti ĝin kadre de iu ĝenerala temaro, ekzemple: Etiko kaj Moralo (EM). Tiamaniere ĉiuj povus senti sin invititaj. Mi EMus :).
Karaj Geamikoj, certe vi kapablas solvi la etan kvizon:
– Kion kolektis la familio Stencel?
– En kiu regiono loĝas Tataroj en Pollando?
– En kiu lando future oni okupiĝos pri la organizado de Universalaj Kongresoj kaj pri la libroservo?
– Kion signifas la mallongigo IKIKo?