Sciencaj informoj

Pupilgrandeco kaj cerbofunkciado

Enretigita de: | Sept 20, 2026 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La memorperturboj apartenas al la plej karakterizaj simptomoj de la maljuniĝanta cerbo, Alzheimer-malsano, epilepsio kaj multaj psikiatriaj malsanoj. Tial sciencistoj de jaroj serĉas fidindajn parametrojn, kiuj ebligus sekvi la memorprocezojn en la cerbo en reala tempo. Evidentiĝis, ke eĉ malgrandaj ŝanĝoj en la pupilgrandeco povas atesti pri tio, kiel funkcias la memoro. La pupiloj reagas ne nur je lumo. Ilia diametro ŝanĝiĝas sub la influo de la nervosistemo kaj funkciado de neŭrotransigiloj respondecaj pri atento, emocioj kaj lernado. En la lastaj jaroj ĉiam pli da esploroj pruvas, ke la ŝanĝoj en pupilgrandeco povas signali memorprocezojn. Polaj sciencistoj pruvis, ke tiuj signaloj aperas ankoraŭ antaŭ ol la homo parkeros/lernos aŭ rememoros la informon.
Esploristoj el la Politekniko de Gdansko, la ĉeĥa Politekniko en Prago kaj la usona Mayo Clinic ekzamenis, ĉu efektive ŝanĝo en pupilgrandeco spegulas la aktivecon de cerbo registritan pli frue helpe de plej progresintaj neŭrofizjologiaj metodoj. La rezultoj estis publikigitaj en Scientific Reports.
La eksperimenton partoprenis sep junaj pacientoj suferantaj medikamentorezistan epilepsion, en kies cerboj jam antaŭe estis instalitaj elektrodoj por monitori atakojn. Dank’ al tio eblis samtempe registri la cerboaktivecon kaj observi pupilreagojn sen la neceso de kromaj procedoj.
La partoprenantoj plenumis klasikan esploron pri epizoda memoro. Unue ili rigardis vortoliston sur la ekrano, sekve faris mallongajn matematikajn operaciojn kaj fine klopodis rekrei/rememori dum 30 sekundoj laŭble plej multajn vortojn.
La esplorrezultoj elmontris, ke laŭ grandeco de pupiloj eblis antaŭvidi ĉu koncerna persono efike parkeris vortoliston. Kio estas aparte interesa, la diferencoj en la pupilgrandeco aperis ankoraŭ antaŭ ol la lernota vorto estis prezentita, je ĉirkaŭ 400-600 milisekundoj. Dum la rekreado/ rememorado simila efiko estis ankaŭ konstatita je ĉirkaŭ 100 -300 milisekundoj antaŭ la eldirita vorto.
Analizoj elmontris, ke pupilgrandeco estis same sentema, kaj ofte eĉ pli frua signalo pri efika parkerado ol indicoj registritaj de elektrodoj intsalitaj en la cerbo.
Pliaj esploroj devas rilati al tio, ĉu similaj dependecoj estos same evidentaj ĉe personoj sanaj kaj dum alispecaj taskoj rilate la memoron. Se la esplorrezultoj estos konfirmitaj en pli grandaj esploroj pupil metrio povos esti praktike aplikota en la monitorado de kognaj funkcioj ĉe senjoroj, pacientoj kun neŭrologiaj malsanoj aŭ subigitaj al rekapabligado.

El la elsendo 20.09.2026. Legas Barbara – 03′ 58″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj