Ludu

La 1093-a E_elsendo el la 20.08.2021 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo ni proponas reviziton en la loko Bohoniki (la nordorienta Pollando) ĉe la tn. tatara itinero. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al kolekto de historiaj sigeloj ekspoziciata en Vroclavo kaj al planita por septembro Internacia Festivalo de Ortodoksa Muziko en Hajnówka. En la E-komunuma segmento ni donas la atenton al intervjuo en „Libera Folio” kaj informo en la listo uea-membroj pri planoj vendi la CO-on de UEA en Roterdamo. Ni citas, post teknika redakto, raporton pri E-movado en Irano kadre de Tago de Azio kaj Oceanio dum la VK-2. Fine audiĝas Leterkesto. En la hodiaŭa elsendo kantas Kashi la kanzonon pri „Rivero Odro”. La akompana al la programinformo interreta foto bildigas epizodon el la ekspozico pri historiaj sigeloj el la kolekto de Stenzel-familio. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.