Ludu

La 1070-a E_elsendo el la 01.06.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

Denove la literatura segmento estas plenigita per fragmento, ĉi-foje la 111-a, de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktulaĵoj rilatas al la somerumaj planoj de poloj kaj al la stato de la polaj arbaroj. La sciencbultena temo koncernas la laste publikigitajn fotojn de NASA pri la perlaj nuboj de Marso. Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon de Ĵomart kaj Nataŝa el ilia Ruĝa Albumo „Laciĝis tago”. La interreta foto prezentas iun el la bildoj pri polaj arbaroj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.