La monata arĥeologia revuo Journal of Archeological Science en la aprila numero aperigis artikolon pri la sensacia malkovro de polaj sciencistoj el la Varsava Universitato, kiuj esploris la unuan en la mondo antikvan egiptan mumion de graveda virino. Ĝis nun oni trovis en la egiptaj sabloj nur skeletojn de virinoj, plimulte naninoj, kun ostorestaĵoj de fetoj, sed neniam temis pri konservitaj mumioj. Tio spronis Michał Łabenda sekvi la temon. La historio de la malkovro estas tiel nekutima, kiel la historio de la mumio mem. Unu el la unuaj polaj egiptologoj Jan Wężyk-Rudzki alportis el sia vizito en Egiptujo en 1826 du bone konservitajn mumiojn, kune kun multkoloraj, riĉornamitaj sarkofagoj, gipsoŝtonaj ĉerkoj. Poste li donacis ilin al la Varsova Universitato. Gravas, ke liaj paŝoj estis plene laŭleĝaj. Li havis ĉiujn permesojn de la egiptaj aŭtoritatoj kaj limimpostajn kvitancojn. Dume eĉ nun multaj egiptaj artefaktoj, ŝtelitaj en ĉi tiu epoko, troviĝas en la plej renomaj muzeoj en diversaj landoj kaj Egiptujo ne sukcesas rericevi ilin. Wężyk-Rudzki pravis dirante, ke tio estas mumio de virino. Li tamen iomete kolorigis sian rakonton deklarante, ke la mumio estis trovita en la fama Valo de Reĝoj, kio devis supozigi la faraonan originon de la virino. La koloroj de la sarkofago estis tre helaj kaj paŝtelaj, kaj ĝi mem iom in-forma, do oni eĉ ne supozis, ke ĝi ne apartenas al la ina mumio. Oni devas memori, ke en la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento oni nur komencis deĉifri la hieroglifojn. Neniu klopodis, ho, eĉ ne havis konojn kaj kapablon legi la skribitajn egiptajn tekstojn. Sufiĉis, ke la ĉerko kun la mumio prezentiĝis kurioze kaj orientece. Post pli ol unu jarcento iu deĉifris ĉi-tiujn hieroglifojn kaj malkovris, ke la sarkofago apartenis al la gravega religiulo Hor-Ĵehuti, konta laŭ kelkaj skribaj fontoj el la unua jarcento antaŭ Kristo. Sekve, oni atribuis la mumion al ĉi-tiu fama pastro. En 2016 profesorino Marzena Ożarek-Szilke, egiptologo kaj fizika antropologo, inaŭguris programon por detale esplori ĉiujn 42 mumiojn kaj mumiopartojn el la universitata deponejo. Ŝi antaŭvidis iujn surprizojn. Oni uzis por ekzamenoj la plej modernan tomografon. Kaj efektive, la mumio de Hor-Ĵehuti evidentiĝis la muzea perlo, ideale konservita kaj belega. Verdire ĝi havis du truojn en la bandaĝokovrilo, sur la koro kaj sub la kolo. Tio atestas, ke sendube iu en la antikva epoko aŭ en la 19-a jarcento ŝtelis amuleton de la korskarabo kaj kolĉenon, sed ĝenerale la stato estis preskaŭ perfekta. Dum la tomografia ekzameno aperis la unua surprizo. La mumio havas longan hararon, artstile kombitan laŭ la formo de ĉevala vosto. La egiptaj religiuloj ja ĉiam estis kalvaj, tio estis ilia karakterizaĵo! La dua surprizo. La skeleto certe estis ina, la formo kaj proporcioj de la ostoj montris tion sen ajna dubo! Tio signifis, ke la sarkofago ne apartenis al la pastra mumio, aŭ pli precize, la pastra mumio ne apartenis al la ĉerko. La alia afero, la konservitaj organoj – pulmoj, koro, hepato – troviĝis ene de la korpo. Tiu praktiko fariĝis ofta dum la regado de la 20-a, 21-a kaj 22-a dinastioj, ĉirkaŭ mil jarojn antaŭ la Komuna Erao. Antaŭe kaj poste la internaj organoj estis apartigataj en funebraj etvazoj, nomataj kanopaj urnetoj, ĉiu kun la kovrilo en formo de malsama dia bestio. La kvalitmaniero de la bandaĝenvolvo estis tipa por la unua jarcento antaŭ Kristo, sed atingebla nur por riĉeguloj. Krome, sub la umbiliko de la mumio oni trovis strangan objekton. Tio estis ŝtona konuso envolvita per iuj rubandoj. Verdire en la faka literaturo oni priskribis similajn artefaktojn, sed ili estis tre maloftajn. Tamen ĝia celo daŭre estas vigle disputata. La tomografiaj esplorrezultoj estis ellaborindaj pli detale. Profesorino Ożarek daŭrigis la komputilan analizon jam hejme. Pli frue ŝi distingis en la ventro de la mumio ion kun nekutima denseco. Kiel antropologo ŝi antaŭsupozis kanceron aŭ alian malsanospuron. Sed ŝi apenaŭ kredis rimarkinete ion en la formo de malgranda piedeto? Ĉu tre eta fibulo en la mumioventro? La profesorino havas tri gefilojn, ŝi faris pli ol unu ultrasonan ekzamenon, do ŝi rimarkis analogion. Tamen pri la graveda mumio oni neniam aŭdis, neniam. Post kiam ŝi ekzamenis la bildojn kaj la mumion mem, ŝi povis konstati, ke temis pri graveda virino, pri virino, kiu aĝis ĉirkaŭ 25-30 jarojn kaj devenis el riĉega familio. Ŝi estis graveda dum 24-26 semajnoj. La mortakaŭzo restas nekonata – eble temis pri la antaŭa placento, eble iu virusa aŭ bakteria malsano, eble pri gravedeca diabeto. Certe la mortokaŭzo estis natura, la rompiĝo de pelvo rimarkita en la tomografia bildo okazis jam post la morto, dum la mumiigo. Nun profesorino Ożarek planas ekzameni la histojn de la mumio, kio povas klarigi almenaŭ parton de ĝiaj pliaj sekretoj.

El la elsendo 21.05.2021. Legas Barbara – 7′ 18”