„Pandemio:
Distanco inter la homoj. Tio ĉesos.
Solidareco inter la homoj. Tio daŭros.”
Tiun devizon fine de sia enkonduka felietono „Ni eniras duan esceptan jaron” en la 1-a numero de „Esperantolehti” el Finnlando metis la prezidanto de EAF, Tuomo Grundström. Kiam ni ricevis la numeron en marto la pandemio en Finnlando troviĝis en la „ekspansia fazo”, espereble nun – simile kiel en aliaj landoj – venis periodo de ioma malseverigo de la kovrimkronaj restriktoj. Do eĉ se ne eblas atendi amasan revenon al rektaj kontaktoj la aŭtoro de la enkonduko pravas reliefigas, ke „Esperantujo jam bone lernis utiligi la modernajn teknikaĵojn kaj ni kulturas nin plejparte per teksto, bildo staranta kaj vivanta, voĉa transsendo”. Tio koncernis pluajn eventojn de la finna E-vivo, kvankam finnoj estis bonŝancaj kaj laŭ primovadaj raportetoj povis plani kaj okazigi fizikajn renkontojn rilate la Jarkunvenon de EAF aŭ de E-Societo en Turku. Verŝajne ĉiuj esperantistoj scivolemaj pri nia historio – ne sole finnaj – bonvenigis la ŝancon ĉi-numere konatiĝi kun la silueto de la antaŭmilita finna aktivulo, movada gvidanto Väinö Merivirta dank’ al la artikolo de Osmo Buller. Temas ne sole movadano, sed ankaŭ politika aganto kun interesa biografio, pri kio Buller prezentas plurajn detalojn. Sed la plej grava enigmo je kiu la aŭtoro ne donas plenan respondon estas, ke Merivirta aktiva e-isto post sia trijara agado inter 1910 kaj 1913 forlasis praktike la movadon. Samnumere mi trovis ege interesan tradukon el la finna „Mia gepatra lingvo ne sufiĉas por ĉio”, pri la samea lingvo en la socia funkcio. La aŭtoro, trilingvulo reganta la finnan, svedan kaj samean tra prismo de sia samea identeco deklaras iom dramece ”Mi sopiras al ĉiutaga vivo en la samea, kiu ne devas enhavi leĝajn disputojn por ke mi povu paroli en mia gepatra lingvo”. Trafa enpensiĝo de la jarkomeca Tago de la Gepatra Lingvo. Kaj fine mi ne formetu Esperantolehti sen mencii literaturaĵon leterforman al „Koronĉjo, nia kara” de Arja Kuhanen, iom amuza teksto verkita laŭ ekologiisma alrigardo. La 1-a nunjara numero de „La Revuo Orienta” atinginta nin meze de marto tre detale kaj amplekse raportas pri la 107-a Japana E-kongreso en 2020. La leganto konatiĝas kun la enhavo de la oficialaj salutaj alparoloj jen de la japaaj gvidantoj, jen tiuj kiuj venis el diversaj lokoj en la mondo. La kongresetoson ebligas reĝui lakonaj raportetoj pri la programeroj disvolviĝintaj en la unuopaj kongrestagoj. Kun atento mi refreŝigis la memoron pri la temo, kiun ni traktis en nia scienca bulteno kaj kiun la redakcio ĉerpis el Facila Esperanto. Pri tio, kiel la beboj lernas la lingvon. Eble la ĉefa konkludo estas, ke ĝis 6a vivmonato la infanoj kapablas distingi ĉiujn sonojn de ajna lingvo, sed post tiu periodo tiu kapablo malaperas pro la beba koncentriĝo pri sonoj plej ofte aŭdataj. Okita tradicie plukis intersajn informojn el la japana realo. Temas i.a. pri la multiĝo de robotoj, kiuj en la tempo de pandemio en hoteloj aŭ hospitaloj faciligas la vivon de laborantoj kaj pacientoj jen balaante kaj purigante la ejojn, jen faciligante kontaktojn inter la pacientoj kaj kuracistoj, pacientoj kaj ties familianoj. Ni ne forlasu Japanion, ĉifoje por enrigardi la aprilan numeron de la elektronika „Novaĵoj Tamtamas”. La ĉefa temo de la 4-paĝa informilo estas la inaŭgurita la 25-an de aprilo E-Muzeo Jokohama. La unuapaĝa teksto „Muzeo en preparo” proksimigas la anticipe faritajn laborojn kaj kolekton de la donacoj en la formo de libroj kaj dokumentoj. Tuj sekve Murata Kazuyo skribas pri sia volontula laboro en la muzeo konsistanta en la listigo de la enhavo de trideko da skatolegoj, venitajn al la muzeo de Gotoo Hitosi kun dokumentoj kolektitaj de li, Shibata Iwao kaj Mine Tositaka por la „Biografia Leksikono de la E-Movado en Japanio”. Iom pli frue ol venis la numero kelkajn fotojn kaj informojn pri tiu ĉi grava evento en Jokohamo mi trovis fejsbuke. La vekitan scivolemon bone kompletigis la veninta gazeto. Krome, la aprila numero de „Novaĵoj Tamtamas” reference al la decembra 120-a Legokunsido mallonge recenzas la kompilitan verkon de AIDA Kiyoshi „Tradukaĵoj de Japanaj Beletraĵoj”, dum fine AIDA Yayoi en la emfaza teksto „Sopiro al Uzbekio” memorigas grupan vojaĝon faritan en 2005 al ĉi tiu lando. Pli frue atingis nin la alia – multe pli ampleksa – elektronika periodaĵo, ĉi-foje el Brazilo „La Lampiro”. La 1-a numenro nunjara de la organo de Esperanto-Asocio de San Paulo liveras tradicie interesan enhavon, sed evidente ne eblis eviti la aludojn al la kronvirusa tempo. La prezidanto de la Asocio, Esmeraldo Alencar Lima emfazas la ĝojon pro la apero de la kontraŭkovimnaŭvakcino, kio esperigas pri ĉeestaj renkontiĝoj. La redaktanto de la periodaĵo Paulo Sergio Viana uzas aliflanke la okazn por elstarigi la signifon de la virtualaj agadoj. Li ĉeokaze skribas „ Tiu fenomeno konsiderinde ampleksigis la atingon de nia lingvo inter ĝiaj uzantoj. Homoj, kiuj neniam povis (pro diversaj kialoj) partopreni en internaciaj eventoj, tamen tion spertis en la jaro 2020. Supozeble, en estonta tempo, sendepende de sanitaraj problemoj, oni devos daŭrigi tiun sistemon de demokratigo de niaj kongresoj. Krome, sennombraj filmetoj, prelegoj, komentoj, kursoj, diskutoj kaj babiladoj estas nun disponeblaj en interreto. Tio montras la viglecon de nia lingvo, de nia komunumo. Ni ĉiuj, Esperantistoj, povas kontribui al la vivanteco de nia movado, ĉu per aktiva produktado de programeroj, ĉu per aktiva partopreno en virtualaj eventoj, ĉu per simpla spektado kaj komentado. Esperanto-Asocio de San-Paulo aliĝis al tiu bela agado”. La redaktanto aldonas, ke revekiĝis la asocia jutuba kanalo “Viva Gazeto” kun prelegoj okazintaj en la ĉiumonataj kulturkunsidoj de la asocio. Ke kreiĝis aliaj nelongaj rubrikoj, kiel „EsperantoNotícias”, portugallingvaj podkastoj kun aktualaj informoj pri Esperanto, taŭgaj por ĵurnaloj, revuoj, radistacioj kaj aliaj amaskomunikiloj. Ke aperis kelkminutaj filmetoj de Paulo Sergio Viana „LingvaProvoko”, en kiu li prezentas kuriozaĵojn kaj defiojn pri E-leksiko kaj lingvostilo. Ne laste unu el la rubrikoj de „Viva Gazeto” prezentas ŝercojn kaj anekdotojn suflorantajn kiel „en amuza maniero sobre kaj precize uzi la lingvon en viveca maniero”. Sed evidente gravas krom voĉa parola kaj aŭda manieroj intimi kun la lingvo iom pli trankvile tenante en la manoj veran presaĵon. La 1-a numero nunjara de „La lampiro” kiel dirite donas multan tian ŝanĉon per variaj tekstoj, literaturo proza kaj pezia, originala kaj traduka. Kiel ĉarma rakonto „Aĉetebla feliĉo” de Ladislao Afonso aŭ interesa tradukprovo de Paulo Sergio Viana de portugallingva poeziaĵo de Carlos Drummond de Andrade „La ŝultroj eltenas la mondon”. Sed krom literaturrilataj kontribuoj mi nepre menciu enpensigan tekston pri „Toleremo: tiel necesa kiel nekomprenata”, ne malpli filozofieman artikoleton pri osciloskopo, interesan artikolon pri ŝako kaj multajn aliajn de mi ne menciitajn. Kun scivolemo mi atendas la sekvan numeron de La Lampiro” kaj aliajn revuojn kun la espero, ke ili jam survojas al la redakcio.

En la elsendo 07.05.2021. Lagas Barbara – 10′ 30″