Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1069-a E_elsendo el la 28.05.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Pri pola Saharo ni ne informis en niaj elsendoj, sed la nomo de Błędowska-dezerto aŭdiĝis jen kaj jen. Hodiaŭ pli da atento ni donas al ĉi tiu vizitinda loko en Pollando. La komenca kulturtema kroniko enhavas informojn pri Chopin-memoraĵoj disponigitaj publike, pri speciala pola paĝo lige kun la 800-jariĝonta venontjare Padova Universitato kaj poloj studintaj tie, pri distingo de polino Pro Cultura Minoritatum Hungariae. E-komunuma informo rilatas al la plej aktuala programo de la Kastelo Greziljono (https://gresillon.org/) ĉefe biciklista rendevuo en junio. En Brazilo aperis nova revuo, pri kio informis nin LBV, kiun recenzas nia aŭskultanto Paulo Sergio Viana (origine jutuba filmeto https://www.youtube.com/watch?v=ubkHzficCy0). Temas pri revuo de la Brazila Asocio de Esperantistoj-Spiritistoj. Akompanas nin fragmentoj de Kajto-kanzono „Bela Marieto” kaj de brazila lulkanto „Kambukao” La interreta foto ĉe la programinformo koncernas ravan Błędowska-dezerton, pri kiu ni felietonas hodiaŭ. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Ĉiam estas grandega plezuro aŭskulti Polan Radion, kaj pro la enhavriĉaj programoj kaĵ pro la modela Esperanto-parolado. Aldone memirigas min pri la vizito al Varsovio kaj najbaraj vizitinfaj lokoj, antaŭ ol veni al Byalitok por UK 2009.
…memorigas min…
Dankon al la pola retradio pro chiam interesaj kaj richenhavaj programeroj. Cetere, mi neniam supozis, ke en Pollando trovighas dezerto! Estas por mi plezuro, ke vi uzas mian publikajhon pri la spiritisma-esperantista revuo.
Nova revuo: Bonas, ke legaĵoj en Esperanto multiĝas!
Koran dankon pro la diskonigo de la Gazeto de BAES. Mi ĝojas, ke mi povis kunlabori por ĝia lanĉo!