Ludu

La 1069-a E_elsendo el la 28.05.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Pri pola Saharo ni ne informis en niaj elsendoj, sed la nomo de Błędowska-dezerto aŭdiĝis jen kaj jen. Hodiaŭ pli da atento ni donas al ĉi tiu vizitinda loko en Pollando. La komenca kulturtema kroniko enhavas informojn pri Chopin-memoraĵoj disponigitaj publike, pri speciala pola paĝo lige kun la 800-jariĝonta venontjare Padova Universitato kaj poloj studintaj tie, pri distingo de polino Pro Cultura Minoritatum Hungariae. E-komunuma informo rilatas al la plej aktuala programo de la Kastelo Greziljono (https://gresillon.org/) ĉefe biciklista rendevuo en junio. En Brazilo aperis nova revuo, pri kio informis nin LBV, kiun recenzas nia aŭskultanto Paulo Sergio Viana (origine jutuba filmeto https://www.youtube.com/watch?v=ubkHzficCy0). Temas pri revuo de la Brazila Asocio de Esperantistoj-Spiritistoj. Akompanas nin fragmentoj de Kajto-kanzono „Bela Marieto” kaj de brazila lulkanto „Kambukao” La interreta foto ĉe la programinformo koncernas ravan Błędowska-dezerton, pri kiu ni felietonas hodiaŭ. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.