Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1068-a E_elsendo el la 25.05.2021 ĉe www.pola-retradio.org.
Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas nia redakcia kolegino, Krystyna Grochocka, kun kiu ni interparolas pri ŝia finlaboraĵo dediĉita al E-Sumoo (http://www.esperanto-sumoo.pl/) skribita post ŝia partopreno en la instruista trejnado en Poznano. Komence aŭdiĝas kronvirusa kroniko kaj aktualaĵoj pri raporto de Monda Sanorganizo rilate al riskoj de tro longdaŭra taga laboro, pri kreskanta viskioŝato de poloj, pri turisma premio por Pollando en la hispana branĉa foiro. La sciencbultena temo koncernas esplorojn pri interdependeco inter biodiverseco kaj kultura varieco. Muzike ni ĉerpas el la koncerta programo de la Pola-Germana-Fervojista-E-kongreso. Kantas Georgo Handzlik kaj Young Folk Crew el Bjalistoko. La akompananta la programinformon interreta foto prezentas alrigardon al turisme alloga Krakovo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Dankon pro la tre interesa interparolo kun Krystyna Grochocka pri ŝia gratulinda finlaboraĵo dediĉita al Esperanto-Sumoo. Cetere, gratulon al Krystyna pro ŝiaj studado-sukcesoj!
La aliaj kaj tre variaj programeroj de la elsendo de la 25-a de majo estis ankaŭ tre aŭskultindaj. Do, dankon pro la riĉa enhavo de la programoj kaj ankaŭ pro la atentokaptaj akompanaj fotoj.
Karaj – atentemaj aŭskultantoj certe scios la respondojn:
1) Kiun luksan alkoholaĵon trinkas poloj pli kaj pli multe?: a) ĝino, b) konjako, c) viskio d) ĉampano -n?
2) Kio estas kialo de tro frua morto (pluraj respondoj eblas)?: a) tro longa dormado, b) tro longa laborado, c) konsumo de viando, d) tro ofta seksumado
3) Kiu urbo estis filme prezentita dum la turisma foiro en Madrido?: a) Varsovio, b) Bjalistoko, c) Toruno, d) Krakovo
4) Kio estas Esperanto sumoo?: a) legado de libroj, b) luktado kiel en Japanio, sed kun Esperanto-krioj, c) konkurso en rapida sumado de nombroj, kriataj laŭtege en Esperanto, d) elekto de plej peza Esperantisto en la mondo