Ludu

La 1068-a E_elsendo el la 25.05.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas nia redakcia kolegino, Krystyna Grochocka, kun kiu ni interparolas pri ŝia finlaboraĵo dediĉita al E-Sumoo (http://www.esperanto-sumoo.pl/) skribita post ŝia partopreno en la instruista trejnado en Poznano. Komence aŭdiĝas kronvirusa kroniko kaj aktualaĵoj pri raporto de Monda Sanorganizo rilate al riskoj de tro longdaŭra taga laboro, pri kreskanta viskioŝato de poloj, pri turisma premio por Pollando en la hispana branĉa foiro. La sciencbultena temo koncernas esplorojn pri interdependeco inter biodiverseco kaj kultura varieco. Muzike ni ĉerpas el la koncerta programo de la Pola-Germana-Fervojista-E-kongreso. Kantas Georgo Handzlik kaj Young Folk Crew el Bjalistoko. La akompananta la programinformon interreta foto prezentas alrigardon al turisme alloga Krakovo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.