Oni planas, ke en novembro nunjare en la Nacia Muzeo de Krakovo kreiĝos konstanta ekspozicio de renoma pola artisto, Stanisław Wyspiański. Li estis la plej ĉiuflanka artisto de la artfluo Juna Pollando – dramverkisto, poeto, pentristo kaj grafikisto. Li okupiĝis ankaŭ pri la aplikata arto kaj arkitekturaj projektoj. La unika prezento de lia kreado troviĝos en la sidejo en la iama Europeum. La krakova Nacia Muzeo disponas pri la plej ampleksa kolekto de la verkoj de Wyspiański. Temas pri pli ol mil surpaperaĵoj, dek kelkaj oleopentraĵoj, arkivejo kun leteroj kaj personaj memoraĵoj kaj preskaŭ 600-libra kolekto. En la projektita ekspozicio la spektantoj rigardos preskaŭ 200 verkojn de la artisto, en plimulto tio estos plastikaj artobjekoj. En la subterejo de Wyspiański-muzeo troviĝos la librokolekto de Wyspiański kun liaj permanaj notoj, liaj grafikaĵoj kaj projektitaj de li teatraj kostumoj. Tie rigardeblos krome artafiŝoj por liaj enscenitaj spektakloj, filmfragmentoj de la plej famaj enscenigoj de liaj literaturaj verkoj. Teretaĝe vizitantoj rigardos portretojn de lia edzino, infanoj kaj amikoj. En la 1-a etaĝo de Wyspiański-muzeo oni konatiĝos kun verkoj ligitaj kun pliaj veftoj de lia kreao – religio kaj naturo, Wawel kaj ĝia historio, antikva historio. La verkoj de Wyspiański estis inter 2017 kaj 2020 prezentataj en la Nacia Muzeo de Krakovo en 5 ekspozicioj, kiujn vizitis ĉirkaŭ 400 mil personoj.

El la elsendo 16.04.2021. Legas Pamela – 1′ 47″