Ludu

La 1036-a E_elsendo el la 02.02.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio. Ni intervjuas lin ne sole pri la Libera Folio, sed ankaŭ pri lia esperantistiĝo, liaj roloj en la E-komunumo, kelkaj privataj aferoj, ĵurnalista profesio kun iu aparta interesiĝo pri rusiaj aferoj. La komencaj aktualaĵoj rilatas al demografiaj problemoj de Pollando kaj al la pola Enciklopedio pri filozifio tradukata en la anglan. La sciencbultema temo traktas la aplikon de bakterioj en la servo de la arto. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la unuan, aktualan paĝon de Libera Folio. Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per la fragmento de la kanto „Mi kaj vi”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Bv. sekvi ilin en niaj paĝo-rubrikoj. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas plejparte ĝisdatigitaj, sekvaj venos baldaŭ. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.