Ludu

La 1002-a E_elsendo el la 06.10.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia programo enhavas ampleksan literaturan segmenton kun la 100-a fragmento de „Quo Vadis” de Henryk Sienkiecz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Komencaj aktualaĵoj informas pri eksporto de polaj pomoj kaj ŝatata eksterlanda ripozlando de poloj dum somero 2020. Tradicie ni prezentas ankaŭ kronvirusan kronikon. La scienca temo rilatas al inventaĵo de finnaj sciencistoj, dank’ al kiu krekos produktiveco de sunpaneloj/fotovoltaikaj aranĝaĵoj. Hodiaŭ en la elsendo aŭdiĝas la kanzono „Se estus birdo mi” de Krysztof Daletski. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas la ekologiajn sunpanelojn fone de la naturo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Aliflanke vi povas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. Ankaŭ la elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Ambaŭkaze eblas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon. La antaŭnelonga 1000-a elsendo de Pola RetRadio daŭre spronas bondezirojn, pro kiuj ni dankas. Al ĝi donis la atenton ankaŭ Libera Folio:  https://www.liberafolio.org/2020/10/06/pola-radio-jam-milfoje-elsendis-en-la-reto/.