Ludu

La 998-a E_elsendo el la 22.09.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo antaŭmikrofone gastas la nunjara distingito per la premio de Grabowski-fondaĵo, esperantologo Bertilo Wennengren. Komence ni referencas al la pasinta hieraŭ Tago de Paco kaj ĉi-rilata deklaro de UEA. Ankie & Nanne de Kajto prilaboris la kantvideaĵon kunlabore kun pluraj muzikartistoj „Sen Timo” kiel sian kotribuaĵon al la (neokazinta) Festivalo por La Paco de Unesko. La kanto fragmente audiĝas en nia elsendo. Spektu ĝin ĉe: https://www.youtube.com/watch?v=oleyMmMYyOM. Niaj aktualaĵoj krom kronvirusa kroniko rilatas al la lastaj opinisondadoj pri la rilato de poloj al eŭro kaj al raportoj pri elportatdo de profitoj fare de eksterlandaj korporacioj ekster Pollandon. Nia scienca temo koncernas esplorojn de usonaj sciencistoj, kiuj stimulante la vagan nervon akcelis la lernadon de fremdlingvaj sonoj ĉe studantoj. Krom Kajto en nia elsendo ni memorigas fragmente la kanton de Persone „Lasu min sonĝi” el la KD eldonita de Vinilkosmo „…sed estas ne”. La interreta foto ĉe nia programinformo rilatas al la aktualaĵo rilate la daŭran preferadon flanke de poloj de la nacia valuto. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Aliflanke vi povas sekvi ĉerpaĵojn el niaj elsendoj samtempe aŭskultante ilin kaj rigardante tekstojn per la filmetoj ĉe nia jutuba kanalo: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. Ankaŭ la elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Ambaŭkaze eblas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon.