La kronvirusa pandemio akcelis teknologian revolucion en Ĉinio. Tie kreiĝis la unuaj kontraŭepidemiaj apoj, kiuj kolektante lokalizajn donitaĵojn kapablas difini la minacogradon. En la lokoj de kvaranteno kaj hospitaloj parton de la homa laboro transprenas robotoj. Al ili apartenas Baoxiaodi (baŭŝjaŭdi), kiuj en la pandemia tempo anstatŭigas homojn en iom facilaj laboroj. En hoteloj, kie troviĝas homoj subigitaj al kvaranteno ili kapablas mezuri la homan korpotemperaturon. Baoxiaodi funkcias ankaŭ en pekinaj hospitaloj alportante al pacientoj medikamentojn kaj kuracistajn instrukciojn. Ilia laboro limigas kontakton inter virtualaj infektitoj kaj la ceteraj personoj. En la lokoj de kvaranteno robotoj disportas ankaŭ manĝaĵojn. Ilia grandco similas al la dimensio de malgranda glaciŝranko. Baoxiaodi ne laciĝas kaj ne iritiĝas. Sur ilia „vizaĝekrano” troviĝas senĉese la elektronika motivo de ridetanta buŝo.
El la elsendo 28.07.2020. Legas Milada – 1’29”