Kronvirusa epidemio, pandemio aŭ koronvirusa epidemio, pandemio dominas kiel ĉefa temo en la nacilingvaj amaskomunikiloj tradiciaj kaj elektronikaj. Ankaŭ en nia hodiaŭa elsendo la temo ŝpiniĝis tra kronvirusa kroniko (kio evidentas), sed eĥis ankaŭ en pliaj aktualaĵoj kaj eĉ inter la sciencbultenaj temoj. Ĝi ĝenerale enzorigas esperantistojn alidatigantajn planitajn E-eventojn, vekas meminiciatemon fariĝi esplorantoj pri la pandemio,  ekspertoj kaj kompetentuloj ĉi-rilataj, pri kio eblas ekscii i.a. pere de fejsbuko. Se temas pri la E-gazetaro, almenaŭ pri titoloj, kiuj atingis nian redakcion jam la 6-an de aprilo venis „Kontakto”, kiu notis ĉe la paĝo „Epidemioj”  la informon de la Monda Sanorganizo pri eksplodo de la „epidemio pro la nova koronviruso” kaj altigo de ĝia riskonivelo al „tre alta” en la monda skalo. La redakcia noto limiĝis al iom supraĵa alrigardo al eventoj en Ĉinio sciigante, ke „la epidemio grave damaĝis la ĉinan – kaj skuis la tutmondan ekonomion”. La 15-an de aprilo atingis nin pdf-versio de la aprila „Novaĵoj Tamtamas”,  Internacia Gazeto de Jokohama Esperanto (Hama Rondo). La dupaĝa ĉi-foje eldonaĵo informas pri la rigoroj enkondukitaj en la gubernio Kanagaŭa, inkluzive de Johohamo, pro kio ĝia kunvenejo ne fukcias ĝis nedifinita dato. Ĝis la sekva numero, verŝajne junia la redakcio  por la distro de siaj legantoj proponis humoraĵon de Yanpetro Kavlan „Kiel vi fartas?” en kiu famaj pli aŭ malpli personoj respondas ĉi tiun demandon. Ne mirigas ja la respondo de Zamenhofo „neniam malesperante”, de Hamleto „farti aŭ ne farti, jen la demando” aŭ de Alberto Ejnŝtejno „Relative bone”. La redakcio de „Novaĵoj Tamtamas” instigas plilongigi la liston kaj havi bonan amuzon en la izoliĝotempo. Pri amuzo en la tempo de izoliĝo ni ne ekscias el la ĵus veninta laŭvica numero de „Kontakto”. Jam titola paĝo komprenigas, ke temas pri serioza afero prezentante profilan vizaĝon en masko kun la subsribo „pandemio kovim 19” kaj ĉefpaĝa atentigo pri intervjuo kun d-ro Christoph Klawe kaj kroma pri kvaranteno en Pekino. Sed tuj turninte la kovrilpaĝon la leganto  enprofundiĝas en la kortuŝajn konfesojn de la ĉefredaktoro Rogener Pavinski, kiu kundividas kun la leganto la spertojn de siaj tri lastaj semajnoj, kiujn li travivis kiel persono preskaŭ konvinkita esti infektita de Kovim-19. Solidare kun Rogener Pavinski ni kunesperas, ke ĉio pliboniĝos, kaj ke ne temis pri vera Kovim-19. Espereble la alvoko „Restu hejme karaj”  fronte al poioma liberigado de la sociaj rigoroj en multaj landoj – ne plu estos aktuala. La anoncita frontpaĝe de „Kontakto” interparolo kun d-ro Christoph Klawe fone de la pandemio donas al la leganto bonan eblecon konatiĝi kun la prezidanto de UMEA, Universala Medicina Esperanto-Asocio. Kun lia profesia kariero, esperantistiĝo. Kun aparta scivolemo mi legis liajn klarigojn pri diferencoj inter epidemio kaj pandemio, sed mi ne trovis iom precizajn informojn pri tio, kion laŭdifine ili signifas en la kunteksto de menciitaj de ni kaj ŝanĝitaj vortumoj. Aliflanke certe estas interese konatiĝi kun lia ekspliko, ke „multaj registaroj kaj la Monda Organizo pri Sano” havis pretajn „pandemio-planojn”, kiuj nun helpas kunordigi la laboron de sanfortoj en la trafitaj landoj”.  Kaj sendube valoras citi el tiuj liaj vortoj, kiuj ja konformas al konsiloj ricevataj en niaj propraj landoj. „Gravas ne teruriĝi per necertaj kaj nur onidiraj informoj, do estas bona konsilo  redukti la konsumon de tro diversaj informfontoj, kaj uzi nur kelkajn  fidindajn […] En izoliteco hejme pensu pri hobioj kaj memstaraj studoj, kiujn vi ĉiam planis sekvi, sed ne faris pro manko de tempo […].  La konstato de d-ro Klaw, ke „la koronvirusa krizo almenaŭ momente revivigas la komprenon, ke ĉiuj homoj vivas nur sur unu planedo” plene pravas. Liajn rezonadojn iel kompletigas la minifelietono de Istvan Ert „Tiel la mondo…. enĉambras”, kiu prave  ĉi-kuntekste rekomendas interesan literaturaĵon  „Vojaĝo ĉirkaŭ mia ĉambro de Xavier de Maistre en E-traduko de Gonçalo Neves. Sed laŭ mi plej gravas lia finvorta konsilo por la izoliĝotempo – „amikiĝi kun la objektoj kun kiuj ni devas trudate kunekzisti. Amikiĝi kun niaj sindemandoj kaj nostalgioj. Amikiĝi kun ni mem”. Kaj ankoraŭ kroma kontribuo en la lasta „Kontakto” kun kovim-19 en la fono, prefere kun kvaranteno en Pekino, de Rafael Zerbeto, kiu optimisme konstatas tion, kion multaj el ni sentas nur nun, eĉ se ne komplete. „Ĉi-foje mi spektas pli grandiozan renaskiĝon – deklaras Rafaelo alude al printempo, lia ŝatata sezono – veturiloj iom post iom reaperas sur la stratoj, infanoj revenas al placoj por ludi, la urbo fariĝas pli brueama, kelkaj parkoj denove refunkacias. Pekino renaskiĝas en printempo”, konstatas la aŭtoro de ĉi tiu raporto. Parafraze dirante, bondezirante –  ĉiuj urboj, ĉiuj landoj trafitaj de la kronvirusa pandemio renaskiĝu en printempo 2020.

El la elsendo 05.05.2020. Legas Barbara – 7’44”