La Muzeo de la Pola Historio pretigis laŭvican retan ekspozicion sur la platformo Google Arts&Culture. Ĝi prezentas la sorton de polaj civiluloj evakuitaj en 1942 el Sovetunio al Irano kune kun la armeo de generalo Władysław Anders. El inter pli ol 40 mill personoj rifuĝejon en Hinda Unio trovis ĉirkaŭ 6 mil. La ekspozicio „Vojo al Hinda Unio. Polaj loĝkolonioj en Balachadi kaj Valivade” rakontas la historion de ilia kreiĝo  kaj prezentas la plej gravajn aspektojn de la vivo en ili rilate instruadon, skoltan aktivadon kaj kulturan vivon. La ekspozicio proksimigas ankaŭ la polajn-hindajn rilatojn. Dum la sesjara estado en la Hinda Unio la polaj rifuĝintoj tenis kontaktojn kun la hinda socio. La oficialaj kontaktoj rilatis al lokaj aŭtoritatuloj, militistoj, oficistoj. En la ĉiutaga vivo temis pri kontaktoj kun personoj laborantaj en Balachadi kaj Valivade. La ekspozicio estis prilaborita en la pola kaj angla lingvoversioj. (https://artsandculture.google.com/exhibit/FQKCQq9LDKemIg)

El la elsendo 17.04.2020. Legas  Maciek – 1’12”