Ludu

La 948-a E_elsendo el la 24.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ  ni ĉerpas el nia arkivo de sondokumentoj de la E–Redakcio de Pola Radio memorigante la interparolon de Andrzej Pettyn kun Ada Fighiera-Sikorska. En ĝi ŝi parolas pri siaj postmilitaj sortoj kaj vojo al Esperanto, en kies rezulto ŝi estis i.a. inter la kunfondintoj de la E-Redakcio de Pola Radio en 1959. La 4-an de aprilo pasos 61 jaroj post ĝia establo. Poste dum multaj jaroj ŝi estis redaktoro de “Heroldo de Esperanto”.
Niaj aktualaĵoj rilatas amplekse al la situacio ĉirkaŭ koronvirusa pandemio en Pollando, ni memorigas la pasantan hodiaŭ Memortagon pri poloj savantaj judojn sub la germana okupacio. Nia sciencbultena temo traktas novajn malkovrojn pri rolo de kupraj nanoelementoj en kontraŭbatalado de kancero. Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per fragmento de sia kanzono „Ni iĝu arboj”. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas iun el la varsoviaj metroostacioj en la tempo de epidemio.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D