Sciencistoj el la varsovia Ĉeflernejo de la Agrikultura Mastrumado produktis sekan/pulvorigitan mielon, kiu enhavas eĉ 80 procentojn de la natura mielo. La novuma produkto povas servi kiel fajna konsistero de multaj nutaĵproduktoj kaj kiel suplemento de dieto. Sur la merkato troviĝas jam pulvorigita mielo, sed ĝi entenas nur 50 procentojn de la natura produkto. La ceteron konsisitigas helpa substanco >maltodekstrino< kun alta glikemia indekso. En la pola seka mielo ĝi estis anstatŭigita per alia substanco kun sanfavora karaktero por la digestosistemo >nutriozo<. La pulvorigita mielo taŭgas por dolĉaj produktoj. En viandaj ĝi rolas kiel konsistero longiganta la konsumperiodon. Mielo estas utiligata por la produktado de medikamentoj, kosmetikaĵoj kaj nutraĵproduktoj. Tamen la natura mielo industriskale estas utiligata malgrandkvante pro sia gluecaj proprecoj, kio malfaciligas purigadon de industriaj maŝinoj. Ne sensignifa estas ankaŭ ĝia rapida kristaliĝo. Tiun situacion povas ŝanĝi la pulvorigita mielo.
El la elsendo 27.08.2019. Legas Gabi – 1’24”
Fajnaj proprecoj de pola seka mielo_01’24”