La pola ĉefministro Mateusz Morawiecki dum la partia kunveno de Juro kaj Justeco en Lublino – meze de aprilo deklaris, ke Pollando aktuale ne povas konsideri akcepton de eŭro, ĉar tio ligiĝus kun risko de ekonomia krizo. La ĉefministro atentigis, ke iuj uniaj landoj post la akcepto de eŭro, ne nur ne disvolviĝis, sed rekte suferis regreson kiel Italio aŭ Hispanio. Greklando, kiu en 2007 havis mastrumadon 10-oble malpli grandan ol Germanio nun havas ĝin 18-oble malpli grandan. Malgraŭ tio, ke Pollando estas unu el plej dinamike evoluantaj uniaj landoj – en kiu en 2018 kresko de malneta enlanda produkto egalis al 5,1 procentoj dum en la eŭrosfero al 1,8 procentoj – ĝi povos atingi la mezan eŭropan indicon koncerne aĉetopovon je unu loĝanto nur post 15-25 jaroj. Tion konstatis ekspertoj de Paris Polish Forum. En 2018 la meza aĉetopovo je unu loĝanto en Pollando egalis al 7 228 eŭroj, kio egalas al pli malpli duono de la eŭropa indico. En la eŭropa rangolisto Pollando okupis la 29-an lokon.
El la elsendo 24.04.2019. Legas Maciek – 1’14”