Ludu

La 836-a E_elsendo el la 15.03.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La heroo de nia felietono pri Koninda Polo estas princino Izabela Czartoryski, establinto de la unua sur la polaj teritorioj muzeo. Ŝia kolektista talento kaj entuzismo certigis, ke ŝiaj kolektoj – malgraŭ diversaj historiaj sortoj – ĝis hodiaŭ estas grava konsistero de la pola nacia trezoro. La felietono spuras ankaŭ iomete tion kiel de iom vanta dekkelkjarulino ŝi transformiĝis en altkleran, profunde patriotan virinon.
La komencaj kulturkronikaj informoj sciigas – pri renovigo de Maria-altaro en la Baziliko de Gdansko, pri interesa ekspozico de la 19-jarcentaj roboj, pri la jubileo de la pola tatara periodaĵo.
La E-komunumaj informoj alvokas poetojn al la konkurso „Poezio el ĉiuj ĉieloj” [https://www.iconcorsidisamideano.it/sicilia-esperantista-esperantista-sicilio/] kaj al la aŭtuna metodika kurso en la universitato de Adam Mickiewicz en Poznano.
En nia programo hodiaŭ ni memorigis maristan kanton en la plenumo de la bretona E-koruso „Meven”.
La akompana al la programinformo foto prezentas la heroinon de nia felietono, princinon Izabela Czartoryski.
Kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D