Antaŭ 111 jaroj (04.11.1908) en Varsovio naskiĝis iom forgesita pola fizikisto, gvidanto de la sciencista pacmovado Pugwash kaj la paca Nobel-premiito  el 1995, Józef Rotblat. Laŭ edukiteco li estis nuklea fizikisto kaj sian sciencistan  laboron li dediĉis al la esploroj pri praktika apliko de radioizotopoj kaj nuklea radiado en radiobiologio kaj medicino. La juneco de Rotblat pasis dum la jaroj de la 1-a mondmilito, kiu detruis bone prosperantan familian transportfirmon. La familio viventis sin per nelegala vendado de la private produktata vodko. Por realigi siajn revojn fariĝi fizikisto juna Józef laboris kiel elektrikisto lernante dumnokte. Liajn studojn en la Varsovia Universitato en 1932 kronis la diplomo de fizikisto, post kio li komencis laboron en la varsovia Radiuma Instituto kaj en la radiologia laborejo de la Varsovia Scienca Societo. En 1938 li doktoriĝis en la Varsovia Universitato. Tiuperiode li ricevis eksterlandan stipendion en Britio, kiun  li atingis lastmomente antaŭ la eksplodo de la 2-a mondmilito, la 30-an de aŭgusto 1939. Sian stipendian staĝon Józef Rotblat komencis ĉe James Chadwick, fama nuklea fizikisto, la malkovrinto de neŭtrono unue kiel studanto, sekve kunlaboranto.  Dum la 2-a mondmilito Rotblat veturis al Usono kaj laboris tie kun aliaj sciencistoj pri la projekto „Manhattan”, usona sciencesplora projekto, kies celo estis akiro de nova potenca armilaro, dank’ al kiu Usono povus venki Japanion kaj la 3-an Regnon. Tiel kreiĝis la atombombo. Józef Rotblat retiriĝis el la projekto en 1944 konvinkiĝinte, ke la rekta laborcelo ne estas militvenko.  Li revenis al Britio kaj tie li laboris en la londona hospitalo de la sankta Bartolomeo daŭrigate siajn antaŭmilitajn laborojn pri apliko de la nuklea fiziko en medicino. Kiel sciencisto li okupiĝis pri i.a. efikado de joniga radiado je tumorkreiĝado. En 1946 Józef Rotblat  akceptis la britan civitanecon. En 1998 li ricevis britan nobeltitolon. En 1955 li estis unu el malmultaj fizikistoj, kiuj subskribis manifeston de Russel–Einstein alvokantan ĉesigi la produktadon de la nuklea armilaro. Du jarojn poste kun Russel, brita filozofo, la kunaŭtoro de la manifesto li organizis la unuan Konferencon pri la Aferoj de la Scienco kaj la Mondo. Ĝi inaŭguris internacian pacmovadon  Pugwash, kiu logis reprezentantojn de diversaj sciencbranĉoj – fizikistojn, kemiistojn, inĝenierojn, filozofojn de ambaŭ flankoj de la „fera kurteno”. Józef Rotblat fariĝis la unua Ĝenerala Sekretario de la novkreiĝinta organizaĵo. Otto Frish, la malkovrinto de fisio kaj unu el la sciencistoj laborantaj kun Rotblat en Los Alamos skribis en sia aŭtobiografio, ke Rotblat „faris por paco pli ol kiuj ajn alia”. Pugwash koncentriĝis pri la ĉesigo de la produktado kaj testado de la nukleaj kaj hidrogenaj bomboj. Pli vaste konsiderante la aferon la movado celis konvinki sciencistojn kaj politikistojn, ke la scienco servu nur al la pacaj celoj. La regulaj Pugwash-konferencoj koncernis etikon de la scienco kaj respondecon de sciencistoj pro tio, kio estas ilia esplorrezulto kaj por kio ĝi povas esti utiligita. Józef Ratblat postulis, ke sciencistoj sindetenu disde la deziro kontentigi sian propran sciencistan scivolemon kaj memlimigu siajn splorojn, se ties sekvoj povus esti detruaj por la mondo. Preskaŭ 40 jarojn post la unua konferenco de Pugwash kaj 50 jarojn post la faligo de la unua atombombo sur Hiroŝimon (kiam cetere Francio rekomencis siajn provojn kun atomarmilaro)  la agado de Józef Rotblat kaj de lia organizo ricevis pacan Nobel-premion. 50 jarojn post la publikigo de la Manifesto Russel–Einstein Rotblat mortis en Londono. Estis 2005. Ĝis la vivofino Józef Rotblat perefkte parolis la polan lingvon ĉiam substrekante, ke li estas polo kun brita pasporto, protestante kontraŭ la aplikado de la angla ortografio de lia persona nomo. Józef Rotblat estis membro kaj prezidanto de la Naturscienca-matematika Fako de la Pola Scienca Societo en Elmigrejo. Ekde 1966 li estis eksterlanda membro de la Pola Sciencakademio, kiu en 1996 atribuis al li Medalon de Mikołaj Kopernik. La celo de la funkcianta Fondaĵo de Józef Rotblat estas daŭrigo de la agadoj de sia patrono favore al la paco en la mondo, disvastigado de la interkultura dialogo kaj subteno de personoj gvidantaj sciencan kaj socian agadojn.

El la elsendo 11.01.2019. Legas  Barbara  – 6’59”