Ĉi-foje gesinjoroj mi proponas felietonon rilatantan al iu el la polaj historiepizodoj, sed hodiaŭ aparte loge aktuala pro la fakto, ke la 18-an de januaro 2019 pasas la 500 naskiĝdatreveno de la pola reĝidino, litova princino kaj hungara reĝino, Izabela Jagiełło – Izabela Jagelonidino. Ŝi estis la unua infano de la reĝo Sigismuno la Maljuna, la nepo de Władysław Jagiełło, la etablinto de nova dinastio post la senhereda morto de la unua pola Piast-dinastio. Ŝia patrino estis la reĝino Bona Sforza d’Aragona devenanta el la potenca itala gento de la milanaj princoj. Izabela ricevis tre zorgeman edukon en la krakova kortego. Ŝia patrino instruis al ŝi la italan kaj edukis ŝin en la spirito de la renesanca kulturo. Krom la pola kaj itala Izabela regis latinon kaj la germanan. Jam du monatojn post ŝia naskiĝo oni ŝpinis planojn pri ŝia geedziĝo. Kiam ŝi estis kvarjara en Krakovo estadis vizite francaj diplomatoj, klopodantaj pri alianĉiĝo kun Pollando. Ŝia geedziĝo kun iu el la francaj princoj favorus tiun planon. La planon trovis interesa la reĝino Bona, sed ne la reĝo. Multis aliaj geedzaj planoj. Post kelka tempo iom neatendite aperis nova kandidato, Jan Zápolya, la reĝo de Hungario, kiu persiste serĉis aliancojn kontraŭ Habsburgoj. Marĝene ni notu, ke Jan Zápolya pli frue edzinigis al la patro de Izabela, Sigismuno la Maljuna (en 1512) sian je 8 jaroj pli junan fratinon Barbara. Bedaŭrinde ŝi mortis tri jarojn poste, verŝajne pro postakuŝaj problemoj. Ekde 1526 Jan Zápolya estis la reĝo de Hungario kaj tiu eterna fraŭlo batalanta kontraŭ la habsburga influo en Hungario kaptis la atenton de la kontraŭhabsburga reĝino de Pollando, Bona. Verŝaje ŝia ideo estis edzinigi sian plej aĝan filinon al la hungara reĝo. La geediĝo inter dudekjarulino kaj 32 jarojn pli aĝa fraŭlo okazis en 1539. Jan Zápolya estis homo diplomata,  ruza, bona batalanto, sed ne agnoskita de parto de la hungara nobelaro, kiu favoris Habsburgojn. La lando estis dividita je du partoj, ĉiam pli evidente sentiĝis la minaco flanke de la Otomana Turkio. La sekvan post la geedziĝo jaron, la 7-an de julio Izabela naskis filon. Feliĉo ne daŭris longe. Du semajnojn post tiu evento juna reĝino de Hungario vidviĝis. Parto de la hungaraj sinjoroj deklaris etan filon, Johano Sigismundo kiel la reĝon de Hungario, transdonante la regopovon en lia nomo en la manojn de la reĝino Izabela. Tamen Ferdinando Habsburgo decidis armite defendi sian rajton al la heredo. En la konflikton emiksiĝis Turkio disbatinte la aŭstrajn milittaĉmentojn. Antaŭe turkoj invadis la ĉefurban Buda, kaj Izabela suferis enorman humiĝilon. La turka sendito postulis, ke ŝi pruvu, ke ŝia filo estas ŝia infano. Reage la reĝino fiere malzonumis sian robon preminte la infanon al la mamo. Tamen Sulejmano la 1-a mem ne estis cedema kaj postulis, ke ŝi transdonu la filon al lia korto. La knabo en la sultana tendo eklploris tiom forte, ke eĉ venigita mamnutristino ne kapablis ĝin trankviligi. Sekve Izabela kiel  la unusola virino el la neotomana familo aperis antaŭ lia vizaĝo. Finfine Sulejmano redonis al ŝi la filon kaj destinis por la regantino kaj ŝia filo Transilvanion kaj terpecon laŭe de la rivero Tiso. Tie ŝi regis 10 jarojn. Klopodante sekurigi la estontecon por la filo Izabela planis eĉ edziniĝi al la vidviĝinta Ferdinando, kio tamen ne efektiviĝis. Du jarojn oni klopodis atingi kompremison pro ŝia rezigno pri la reĝa titolo de la filo ofertante al ŝi posedaĵoj en Silezio. Komence Izabela klopodis armite defendi siajn interesojn serĉante helpon ĉe sia frato, pola reĝo Sigismundo Aŭgusto. Tiu ĉi tamen serĉis subtenon de Habsburgo kontraŭ la interna opozicio kaj preferis ne enmiksiĝi. Devigita subskribi interkonsenton kun Ferdinando en 1551 Izabela forlasis Hungarion. Tiam evidentiĝis, ke Habsburgo ne plenumis devontiĝon. La proponita al ŝi Opole-princolando estis komplete ruinigta kaj la interkonsentitaj enspezoj duoble malpli altaj. Izabela revenis al Pollando, kie ŝi loĝis dum sekvaj kvin jaroj. Dume en Transilvanio kreskis opozicio, kiu persistis pri ŝia reveno kaj la sultano esprimis la pretecon redoni ĉiujn hungarajn teritoriojn. Aŭtune do Izabela  venis al Transsilvanio transprenante de la hungaraj sinjoroj la plenon de la povo kiel la regantino. Sed la celo  forpreni la povon de Habsburgoj ne sukcesis. Izabela baldaŭ mortis en Hungario kaj ŝia filo evidentiĝis reganto malforta. Baldaŭ li rezignis pri sia reĝa titolo favore al Habsburgoj, kontentiĝante per la titolo de la unua princo de Transilvanio. Hodiaŭ pasas la 500-naskiĝdatreveno de la pola reĝidino, litova princino, hungara reĝino Izabela Jagielonka. Aŭtune ni povos denove enpensiĝi pri ŝia komplika sorto en la 460-a datrveno de ŝia morto la 15-an de septembro 1559.

El la elsendo 18.01.2019. Legas  Barbara  – 7’37”