Ludu

La 801-a E_elsendo el la 30.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org

La antaŭmikrofona gasto de nia marda E-elsendo estas unuafoja kongresano de la 103-a UK en Lisbono, Jordan Kalilich el Usono, kiu tamen estas esperantisto kun pli longa staĝo kaj krome estrarano de Esperanto-USA.
Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al situacio en Germanio post la federaciŝtataj balotoj en Hesio kaj deklaroj de germana kanceliero Angela Merkel. Ni donas la atenton al la lastaj aktualaĵoj de Eŭropa Statistika Oficejo rilate la enmigradon en Eŭropa Unio en 2017.
La sciencbultenaj temoj koncernas la gravan por multaj handikapuloj inventon de elektronika haŭto kun la sentokapablo kaj dependecon inter soleco kaj interhoma fizika distanco.
Ni krome rekomendas reviziti jutubon, kie post la entajpo de la vortoj „ĉiam pli” vi povas ĝui/reĝui la plej novan kanzonon de Mélanie Prin, Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli, konatiĝante kun la nova versio de la kanzonvideaĵo – farita de Lorenzo – kun multe pli allogaj fotoj de Mélanie.
La programinformon akompanas foto de artefarita mano kun haŭto sentanta ekzemple doloron.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D