Ludu

La 775-a E_elsendo el la 30.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia dua raporto el la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono koncentriĝas unuavice pri la dimanĉa Solena Inaŭguro. Ni prezentas tute aparte la mesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Audrey Azoulay, kiun legis Mirejo Grosjean. Ni mallonge prezentas la siluetojn de du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato Vytenis Andriukaitis kaj Judit Polgár kaj de tri Honoraj Membroj Maria Rafaela Urueña Alvarez, Josep Franquesa i Solé kaj NAN Youli. En la fino aŭdiĝas muzika specimeno el la eksterordinare rava Nacia Vespero. Foto de ĉi tiu spektakla programo bildigas la momenton, en kiu sur la scenejo troviĝas ankaŭ iuj personoj  invititaj sur la scenejon el la publiko.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D