Pollando estos inter la 25-a de aprilo kaj la 1-a de majo 2018 honora gasto de la 28-a Internacia Librofoiro en Abu Dhabi, unu el la plej gravaj ĉi-specaj eventoj en la Proksima Oriento. Pasintjare partoprenis ĝin 1320 ekspoziciantoj el 65 landoj kaj vizitis pli ol 300 mil personoj. Ĝis nun inter la honoraj gastoj estis Svedio, Islando, Britio, pasintjare Ĉinio. Pollando partoprenas la foiron ekde 2015. Nunjare reprezentos nin 21 ekspoziciantoj i.a. Nacia Biblioteko, Ŝtata Eldoninstituto, Instituto de Adam Mickiewicz, Nacia Instituto de Frederiko Chopin, la varsovia Nacia Muzeo kaj aliaj. Nia programo celas proksimigi al la ekspoziciantoj kaj vizitantoj polan kulturon, historion kaj literaturon. Okazos prelegoj dediĉitaj al la plej gravaj aspektoj de la pola kulturo (literaturo, muziko, filmarto, teatro) renkontiĝoj por infanoj, renkontiĝoj kun libroaŭtoroj. Pollando intencas prezenti plenan spektron de la pola kulturo kaj literaturo, kiel bazon por sia firma ĉeesto en la araba mondo. Kvankam mankas donitaĵoj pri tio, kiomgrade la pola literaturo estas konata en la Proksima Oriento, sed en la araban estis tradukitaj elektitaj verkoj de Janusz Korczak, Henryk Sienkiewicz, Wisława Szymborska, Zbigniew Herbert kaj fragmentoj el libroj de Władysław Reymont.

El la elsendo 13.04.2018. Legas  Maciek – 1’39”