La varsovia ZOO-Ĝardeno komence de la jaro solenis la jubileon de sia 90-jariĝo. Komence ĝia areo ampleksis 12 hektarojn, nun temas pri 40. Sur ĉi tiu tereno vivas pli ol 12 mil animaloj de 543 specioj, inkluzive de 47 ĉirkaŭprenitaj per savprogramo de bestoj minacitaj de formorto. Temas same pri bestoj vivantaj en Pollando, kiel ankaŭ ekzotikaj – afrikaj elefantoj, ĝirafoj kaj rinoceroj. Krome sur la tereno de la bestoĝardeno troviĝas vasta Birdejo kun halego de libera flugo, Hipopotama sektoro, rezidejo de goriloj kaj ĉimpansoj kaj Akvario kun panorama ekspozicio pri Amazonio. Okaze de la jubileo la varsovia bestoĝardeno proponis vizitindajn temmonatojn, dediĉitajn i.a. al malaperantaj specioj, ekologio, ekspoziciojn, edukludojn kaj konkursojn. La jubileodaton la direkcio de la varsovia ZOO-ĝardeno intencas solni kiel tagon de la Misioj de  Bestoĝardenoj. Ĝi rolos en la  vastigado de la konoj pri la graveco de la bestoĝardenoj por konservi la biodiversecon. En la komenco pro la dinamika evoluo de la varsovia bestoĝardeno respondecis Jan Żabiński, zoologo kun sciencaj atingaĵoj kaj populariganto de ĉi tiu sciencbranco. Li estis ĝia organizanto kaj direktoro ekde 1929. Dum la germana okupacio kun sia edzino Antonina en sia vilao kaj sur la tereno de ZOO li kaŝis ĉ. 300 judojn el la varsovia getto.

 El la elsendo 20.04.2018. Legas  Maciek – 1’49”