En la Centro por la Konservado de Vrakoj en la loko Tczew, apartenanta al la Nacia Marmuzeo en Gdansko daŭras rekonstruo de slava boato el 1158-a jaro, forprenita el la fundo de Puck-golfo. Dank’ al speciale konstruita metala korbo eblas precize difini lokon de la unuopaj boatelementoj. Dank’ al tio estos fidele rekreitaj formo kaj dimensio de la boato. Simile estas prezentataj vikingaj boatoj en iuj skandinaviaj muzeoj. Ĝis nun ĉi-specaj rekreoprovoj en Pollando estis tre maloftaj. El inter du tiaj eksponaĵoj unu devenas ankoraŭ de antaŭ dua mondmilito. La mezepokaj slavaj boatkonstruantoj aplikis malsamajn disde la vikingaj konstrusolvojn. La rekonstruata boato rilatas al la grava periodo en la slava historio, nome al la periodo inter la 10-a kaj la 12-a jarcentoj, kiam slavoj sur Baltiko estis partneroj kaj rivaloj de vikingoj. La Nacia Marmuzeo disponas ĝis nun pri tri vrakoj de frumezepokaj slavaj boatoj. Ili estos prezentotaj dum unu el komencaj ekspozicioj en la Muzeo de Mara Arkeologio en Łeba, kiun oni planas ekkonstrui tie en 2019.

El la elsendo 27.04.2018. Legas  Maciek – 1’21”