La urbo Lodzo (la centra Pollando) preparas sin al omaĝo de la 100-a datreveno de la reakiro de la sendependeco de Pollando per muzika spektaklo prezentota en oktobro en la tiea Granda Teatro. La preparojn partoprenas i.a. komponisto Wojciech Trzciński, kantistino Krystyna Prońko kaj sopranulino Dorota Wójcik. La koncerton konsistigos muziko de polaj komponistoj reprezentantaj diversajn muzkĝenrojn. La intrigo disvolviĝas dum la unua silvestra balo organizita post la reakiro de sendependeco, tial en la spektaklo videbliĝos dek kelkaj scenoj pri historiaj eventoj ekde 1918 ĝis nun. La teatro planas kunlabore kun la lodzaj administraciaj instancoj inter majo kaj septembro, do ankoraŭ antaŭ la premiero,  en ĉiu el la distriktoj de la regiono prezenti unikan version de la spektako,  en kiu estos konsideritaj la lokaj historio kaj herooj. La loĝantoj de la unuopaj distriktoj mem elektos en plebiscito lokan heroon de la 100-jariĝo. La koncerton akompanos la videoprezento” baze de la tekniko „mapping” kaj  militista parado en la plenumo de la reprezentaj kompanioj de NATO-ŝtatoj.

El la elsendo 13.04.2018. Legas  Milada – 1’41”