Ludu

La 738-a E_elsendo el la 23.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Morgaŭ, la 24-an de marto Pollando solenas sian novan ŝtatan feston, la Nacian Memortagon pri poloj savintaj judojn dum la 2-a mondmilito. Per ĉi-rilata informo ni komencas nian E-elsendon, sekve prezentante kulturkronikan sciigon pri la kreiĝanta en Italio Muzeo de elstara pola skulptisto Igor Mitoraj, kiu kun Italio ligis plimulton de sia vivo.
– En Pollando la ĉestrataj florstandoj logas nun la rigardon kaj klientojn per amaso da printempaj floroj, unuavice tulipoj, salikbranĉetoj, sed ĉi-semajne dominas sur ili la paskaj palmoj, kiuj en nia klimato anstataŭigas la palmobranĉetojn. Pri tiu tradicio ligita kun la Sankta Semajno, kiun komencas la Palma Dimanĉo ni felietonos kadre de la ciklo „Koninda Pollando”.
– La venontsemajna sabato finas favorprezajn aliĝperiodojn por la 103-a UK en Lisbono www.uea.org, por la Hispana E-kongreso kaj ILEI-kongreso en Hispanio (http://www.esperanto.es/hef/). Ĝi estas ankaŭ la lasta tago por sendi konkursaĵojn por la nunjara eldono de la Belartaj Konkursoj al Miguel Gutiérrez Adúriz – sciosfero @ gmail.com
– La informon pri la ĵus lanĉita KD “La Kompanoj kantas Brel en Esperanto” akompanas la specimeno el la albumo, kiun distribuas Vinilkosmo.
– La interreta foto prezentas polajn paskajn palmetojn.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D