La jarkomencaj tagoj alportis novajn E-periodaĵojn el Finnlando, Norvegio kaj Japanio. Temas pri la lastaj numeroj de 2017, sed multkaze kun informoj aktualaj en la nova jaro kaj ĉiukaze kun interesaj kontribuoj. „Esperantolehti” per la enkonduka poezirimaĵo de Tuomo Grundström (laŭtlegota aŭ kantota laŭ Kalevala ritmomelodio) kombinas la pasintan komence de decembro 100-jariĝon de Finnlando, Zamenhoftagon kaj la 130-jariĝon de Esperanto. El ĝi por nia ĝenerala pripenso mi elektis nur unu strofon, nenielkapabla tamen observi la Kalevala-ritmomelodion. >Homo estas la kreskejo de la semo plej valora; tiu estas homa lingvo por ordigi la konscion, ĝin esprimi kaj dividi, por konstrui kolektivon, kunpercepton de la sensoj, kunefikon de la membroj<. Tiuj versoj povas esti spronaj ankaŭ por ni poloj, kiuj en 2018 solenas la 100-jariĝon de la reakiro de la (perdita en la 18-a jarcento) sendependeco kaj ĝenerale por esperantistoj, kies ligvokomunumo eniras 113-jaran ekziston. La internacia lingvo frontas similajn demandojn kiel la lingvoj naciaj. Ne mirigas do demandoj marĝene de tre interesa artikolo de Sakari Kauppinen pri la klopodoj senigi la finnan lingvon je seksismaj esprimoj. Seksismaj ne en la kompreno de esprimoj ofendaj, sed klare elmontrantaj sekson. Kun scivolo mi do legis kiel tiurilate funkcias la finna, kiu havas apartajn finaĵojn por tiu distingo kaj nun traktante ilin eksmodaj oni entreprenas paŝojn por neŭtraligi ilian emfazon. Kaj en Esperanto ? Sakari Kauppinen esprimas la bedaŭron, ke daŭre oni uzas in-formojn en ekzemple profesidifinoj, atentigas pri la ne enradkiĝinta „ri” por esprimi „li aŭ ŝi”, sed  prefere estas por la uzo de la vorto „aliseksa” en la senco nek viro nek virino, kiel ekvivalento de la finna neologismo ĉi-rilata. La sama aŭtoro levas aliloke la demandon pri progresoj en la aŭtomata, maŝina tradukado reference al la lastoktobre lanĉita gugla kapaŭskultilo, kiu interpretas parolon rekte de unu lingvo al la alia jam en 40 lingvoj. Prave atentigante ĝenerale , ke ne eblas haltigi la evoluon,  Sakari Kauppinen samtempe atentigas pri la utileco de gugla tradukilo malgraŭ ĝia ankoraŭa malperfekteco. Min persone interesas la prononckvalito ĉe gugla traduka kapaŭskultilo. Sed tio estas flanka demando. La lasta numero de „Esperantolehti” riĉas je raportetoj pri E-aranĝoj okazintaj dum inter la okazontaj elstaras informoj pri martaj Vintraj Tagoj, kies ĉeftemo estas „Esperanto kaj Afriko” kun riĉa rilata programo. Kadre de ĝi, kiel ni ekscias okazos la unua trejnseminario por la UK en Lahti 2019, i.a. kun tia kompetentulo kiel Osmo Buller. La enkondukaj vortoj de Mario Machlik, la prezidanto de Norvega E-Ligo en la lasta numero de „Norvega Esperantisto” aperas sub la titolo „Ni amuziĝu per Esperanto”. La titolo estas iom trompa por ekstera leganto,  ĉar rilatas al la – eble riproĉeto – ke „la norvega movado ĉefe agas pri Esperanto kaj malmulte per ĝi”. Mario Machlik do listigas amaseton da ekzemploj el la propra vivo, kiam oni pere de Esperanto eble ne rekte amuziĝas, sed ĝuas Esperanton ekster la primovadaj aŭ lingvaj diskutoj. NEL-prezidanto eksplicite ne prisilentas la gravecon de la movadumado kaj organiza laboro, sed ankaŭ invitas al amuzrilataj revukontibuoj. Kiel tian, t.e. amuzan li difinas sian  viziton en Japanio, kiam marĝene de la aŭtuna turneo de lia orkestro li vizitis Japanan E-Instituton. Lia unua pato de „japana mozaiko”, memorigis al mi mian siatempan viziton samloke i.a. en la arkivo kaj biblioteko de JEI. Kun scivolo mi atendas la duan parton de liaj rememoroj kun intereso eksciante, ke japanoj entreprenis labrojn pri nova japana-Esperanta vortaro. La 6-a pasintjara numero de „Norvega Esperantisto” riĉas ankaŭ per aliaj interesaj kontribuoj. „Lingva pilolo” de Otto Prytz proksimigas la sekretojn indiki horojn en Esperanto,  Vidar B. Skretting pledas pri la valoro de la rekta metodo, Otto Prytz raportas laŭvice pri interesa renkontĝo en Itala Kulturinstituto pri Giacomo Casanova organizita de la itala diplomato Giorgio Novello, en kiu aperis ankaŭ E-akcentoj en la formo de laŭtlegado el la esperantigita biografio de la itala famulo. Mian atenton kaptis la raporto de Kim Keyser pri lia vojaĝo al Arkones kaj pensoj pri internacia komunikado. Ĉi-lastajn spronis la renkontiĝo kun Ella el Koreio kaj sekvinta skajprenkonto kun ŝiaj E-lernantoj. Kaj tiel por Kim Keyser kiel obstaklo rolas tempodiferencoj kaj tial kiel solvon li proponas kontaktojn kun personoj el la samaj tempozonoj, kiujn li difinas solidarecozonoj. Kiel komunikilmankon li rimarkas la  nuntempajn ekranojn, kiuj ne permesas samtempan plurpersonan komunikadon. Tiukuntekste li atentigas pri la jam progresintaj video- kaj aŭdokomunikiloj, kiuj tion ebligas. Kiel lingvomankon li konsideras la fakton, ke E-on formas unuavice hindoeŭropaj radikoj kaj lanĉas la ideon konstrui eĉ pli justan, pli rapidlernatan, pli logikan lingvon. Multaj interesaj ideoj, sed la lastan malfacilus trakti serioze. Multloke en Pollando ankoraŭ brilas la abiaj lumoj, abio kun la ĉepinta stelo ornamas la  decembran numeron de „La Revuo Orienta” de Japana E-Instituto. Jam delonge enkondukas en la unuopajn numerojn sinprezentoj de elstaraj esperantistoj kadre de la rurbriko „Esperanto kaj mi”. Ĉi-numere faras tion iranano Hamzeh Shafiee reliefigante i.a. tion, ke Esperanto malfermis antaŭ li novajn fenestrojn kaj melebligis, ke lia vivo restu sencela kaj senmotiva sen ĝi. Nun kiel sian taskon Hamzeh Shafiee opinias disvastigi la informojn pri la movado. Novajn informojn pri japana E-movado ni ĉerpas el la raporto pri la 104-a Japana E-kongreso en Jokohamo, kiu komence de novembro 2017 liveris al 355 partoprenintoj pli ol 60 fakkunsidojn, riĉajn ekspoziciojn, postkongresajn ekskursojn kaj eĉ du librojn kiel kongresajn memoraĵojn. La premio Ossaka-2017 iris al SIMATANI Takesi, tradukinto de japanaj noaj komedioj, klasika japana rakonto „Rakontoj antaŭ longa tempo”, fondinto kaj prizorganto de TTT-ejo de E-Societo en Ikeda. KIMOTO Jasuhioro raportas en la decembra periodaĵo de JEI pri sia partopreno de en 49-a Korea E-kongreso. Du omaĝoj kaptis mian apartan atenton. Tiu de SIBAYAMA Zyuni’ti, kiu en siaj kondolencaj vortoj elstarigas la meritojn por la japana E-movado de la forpasinta YAMASAKI Seikô. La alia rilatas al ekstermovada figuro, la 105-jara kuracisto HINOHARA Shigeaki, kiun proksimigas OKITA Kazumi. Temas pri homo, kiu pionire aktivis i.a. por la t.n. „Novaj grandaĝuloj”, do 75-jaraj kaj pli aĝaj japanoj fizike kaj mense sanaj, kiuj povas ankoraŭ sufiĉe kontribui al la socio. Lia asocio komence dumilmembra nun havas ĉirkaŭ 8 mil personojn aktivantaj laŭ lia ideo: „Homoj povas ŝanĝi sian vivmanieron iam ajn. Do laŭeble uzu la tempon donitan al vi por aliaj homoj”.

El la elsendo 12.01.2018. Legas Barbara – 10’29”