Ludu

La 721-a E_elsendo el la 23.01.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ denove ni invitas por la literatura segmento de nia elsendo, en kiu aŭdiĝas la jam 64-a fragmento de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– Al la temo de „Quo Vadis” referencas ankaŭ nia kulturtema aktualaĵo pri prestiĝa premio por la albumo enhavanta la oratorion „Quo Vadis” de Feliks Nowowiejski, antaŭ nia literatura segmento.
– Komenca aktualaĵo sumige retrorigardas al la eksporto de polaj nutraĵoj en 2017.
– La sciencbultenaj informoj koncernas la komputilajn ludojn kiel dependiĝon laŭ klasifiko de WHO kaj novajn konojn pri la vundocikatriĝado.
– Muzike ni citas el la oratorio de Feliks Nowowiejsi „Quo Vadis”. Pri la komponisto ni felietonis en la elsendo el 26.05.2017.
– La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la lastan furoraĵon inter eksportataj polaj nutraĵproduktoj – glaciaĵojn.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D