Ludu

La 696-a E_elsendo el la 27.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Tradicie vendrede aŭdiĝas niaj Leterkestoj. Ĉi-semajne ni proponas tiuloke sondokumentan renkontiĝon – reference al la Seula UK – kun la malnova ĉina aŭskultantino de nia programo, Neĝeto. Ŝi rakontas pri tio, kiel gravis en ŝia e-ista vivo niaj elsendoj kaj pri sia nuna laboro.
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la daŭranta en Krakovo Internacia Librofoiro kaj al la pola animita filmo „Via Vincent”, kiu kun kvar aliaj filmoj estis nomumita por la Eŭropa Filmpremio
– Nia felietono pri koninda Pollado kondukas nin al la loko Wąchock kaj la tiea cisterciana klostro, unu el la plej gravaj objektoj ĉe la eŭropaj Cisterciana Itinero kaj Romia Itinero.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanton „Bileto al la lun’” de Persone, kiu devenas el ĝia KD „Sed estas ne” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la polan aglon super la portalo en Wąchock.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D