Ludu

La 691-a E_elsendo el la 10.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Post la kelksemajna paŭzo ni revenas al la prezentado de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Hodiaŭ aŭdiĝas ĝia 59-a fragmento.
– Nia komenca informbulteno alportas aktualaĵojn pri la emerita reformo en Pollando, pri la distingo de la japana sciencisto, prof. Tetsuo Kanno per honorofica titolo de la Varmia-Mazuria Universitato en Olsztyn kaj pri prelego koncerne Esperanton dum la plenkunsido de la Lingvistika Komitato de la Pola Sciencakademio, kiun faris prof-ino Ilona Koutny.
– En la sciencbultena temo ni revenas al la nunjara Nobel-premio pri fiziko, ĉi-foje klarigante kiel estis  malkovritaj la gravitaj ondoj.
– La akompana al la programinformo foto prezentas la titolan paĝon de la prelego de prof. Ilona Kouthny farita dum la plenkunsido de la Lingvistika Komitato de la Pola Sciencakademio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D