Ludu

En la 1513-a E_elsendo el la 20.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la rerigardo al historiaj datoj ni informas pri elekto de Pollando al la Komuna Kontroluno de UN; pri pola salmomerkato; pri la unua ĵurita tradukisto de la kaŝuba lingvo;
• En nia sciencbultena informo ni parolas pri profesorino Elena Stavrinidou, la nunjara laŭreatino de la Eŭropa Scienca Lem-premio kaj ŝiaj atingaĵoj rilate al hidropona kultivado de plantoj. La rilata foto el Vikipedio ornamas nian hodiaŭan programinformon: Vikipedio, foto de Ken Hammond, publika domajno;
• Ni prezentas la alvokon al volontuloj por la 112 UK en Melburno. Ĝia plena teksto troviĝas ĉe: uea.org/gk/1345a1;
• Fine ni informas pri nova plurlingva retejo Esperantopedia.org kaj ĝia 14-lecjona E-kurso havebla ankaŭ per la apoj por Andreoid, iPhone kaj iPad;
• Muzike akompanas nin la kanto de Joel Muhire & Miriam Alliance Ingabire „Milit-tempe”, kiu gajnis la unuan lokon en la 65-a Kantoparado;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.