Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 655-a E_elsendo el la 02.06.2017 ĉe www.pola-retradio.org
-Nia ĉefinformo lastmomenta koncernas membriĝon de Pollando kiel nekonstanta membro en la Sekureckonsilio de UN.
– Nia ĉi-vendreda komenca kulturkroniko informas pri la Tagoj de la hungara komponisto, lingvisto, etnografo Zoltan Kodaly en Katowice kaj pri klopodoj repopularigi la Polan Muzeon en la svisa Rapperswil.
– La hodiaŭan felietonon, kiu rakontas pri la urbo Elbląg en la norda Pollando ni ĉerpis el nia arkivo.
– Buntaj E-komunumaj informoj rilatas al la klopodoj aperigi Unesko-revuon ankaŭ en Esperanto, al la programo de la nunjara programo de IKU kaj Scienca Kafejo en Seulo kaj pri la esperantista evento okazinta en la brazila Lorena.
– Fine denove aŭdiĝas nia Leterkesto.
– La foto akompananta nian programinformon devenas el la Interreto kaj prezentas la internon de unu el la ekspoziciaj salonoj de la Pola Muzeo en Rapperswil, dediĉita al Ignacy Jan Paderewski.
– La aktualaĵo kaj kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Saluton, skipo de Pola Retradio!
Gratulon pro via grava laboro por Esperanto, kiu ni povas ĝui en nia hejmo.
Dankon pro diskonigo de Renkonto en Paraiba Valo.
Frate brakumon,
Cristina C de Graaf
(el Brazilo)
Interreto prezentas la mirindan oportunon de auskulto de viaj programoj en alta kvalito, kvazau temus pri samurba radiostacio. Tiel ech dum dommastrumado – ne tre riske pri misfar(et)oj – mi kutime ghuas viajn esperanto-elsendojn. Mi memoras la emocion de auskultado, malgrau kaj ankau pro malfacilo, de la programoj antau jardekoj! Foje mi devis interpreti al la ceteraj domanoj, kio utilis kiel ekzerco por postaj surlokaj faroj okaze de vizito de eksterlandaj samideanoj. Nu, ankoraufoje koran dankon por la granda servado al la komunumo, aparte por la esperanta kaj pola kulturoj!
Certe estos tre grava afero la esperanta eldono de la Unesco revuo. Mi esperas ke ĝi sukcesu!!
Saluton kaj gratulon pro tiu nova eldono.
Dankon, skipo de la Pola Retradio, ke vi diskonigis nian eventon en Lorena, Brazilo. Estas por ni vera fiero, ke ni aperas en via elsendo.
Bona afero estas la ebleco , ke la UNESKO-Kuriero aperos en Esperanto. Espereble kompetentuloj sin prezentos por la traduka laboro.
Laste: mi miras , ke malmulte da aŭskultantoj skribas al vi! Viaj programoj estas tiel riĉenhavaj kaj via Esperantoparolado tiel agrabla, ke mi mem ne rezistas tuj mallonge reagi, precipe por danki kaj gratuli vin pro via multajara kontribuo al la Esperanta kulturo.
Saluton, Barbara Pietrzak!
Gratulon kaj dankon pro via bela elsendo!
Amike,
Nazaré Laroca
(el Brazilo)